PIV 2026 · Artikolo 73
★acido
Derivaĵoj en la artikolo 52
- acida
- acidaĵ/o
- acidec/o
- acidet/a
- acidet/ig/i
- acidig/i
- acidiĝ/o
- acetat/a acido
- acetil/salikilat/a acido
- adipat/a acido
- akrilat/a acido
- alginat/a acido
- aminoacido
- esenc/a aminoacido
- askorbat/a acido
- astatid/a acido
- azotacido
- bromid/a acido
- deoksiribonukle/a acido
- dolĉacida
- fluorid/a acido
- fosfat/a acido
- fosfatid/a acido
- gajlat/a acido
- gal1/a acido
- glaci/a acetat/a acido
- glutamat/a acido
- grasoacido
- esenc/a grasacido
- ne/satur/it/a grasacido
- satur/it/a grasacido
- hum/a acido
- jodid/a acido
- karbonacido
- karmin/a acido
- klorid/a acido
- laktacido
- laktat/a acido
- lin/oleat/a acido
- maleat/a acido
- metakrilat/a acido
- nitrat/a acido
- nitrit/a acido
- nukle/a acido
- oleat/a acido
- pentanat/a acido
- ribonukle/a acido
- ricin/oleat/a acido
- sulfat/a acido
- tanacido
- tiosulfat/a acido
- urat/a acido
★ acido
1 substanco, tipe likvo korodema kaj acerba, kiu interalie neŭtraligas alkalojn, ruĝigas lakmuson kaj solvas iujn metalojn. ➞ vinagro, nitrata acido, sulfata acido.
2 KEMI molekulo aŭ jono, kiu en reakcioj povas aŭ doni protonon aŭ ricevi elektronparon. ➞ acidmordi, acidnombro; alkalo, acidalkala ekvilibro.
acida
1 havanta la ecojn de acido: acida solvaĵo KEMI acida fendado acida fendiĝo GEOL acida rokaĵo EKOL acida pluvo ➞ acidiĝo
acidaĵo acida substanco: via vino estas nur ia abomena acidaĵo FE
acideta nur iom acida: la beroj de diversaj specioj estas acidetaj kaj bongustaj STN acideta saŭco
acidetigi igi ion acideta.
acidigi
1 fari ion acido.
2 KOMU igi ion acida.
acidiĝo procezo, per kiu io fariĝas (pli) acida (ekz. EKOL pluvoj, nebuloj, riveroj, lagoj aŭ grundo pro ellasoj de acid(ig)aj gasaj substancoj el industrio aŭ elektrocentraloj): la arbarmortado en centra Eŭropo estas unu el la rezultoj de acidiĝo pro la varmiĝo kaj la acidiĝo de la oceanoj ekosistemoj ŝanĝiĝas MVH
acetata acido senkolora pik-odora likvo, la acido de vinagro. C2H4O2
acetilsalikilata acido aspirino.
adipata acido dubaza organika acido sub formo de blankaj kristaloj, uzata en la fabrikado de nilono. C6H10O4 ➞ adipato.
akrilata acido senkolora likvo kun pika odoro. C3H4O2 ➞ akrilato.
aminoacido KEMI BIOL organika substanco de vivuloj, kun amina kaj karboksila funkciaj grupoj; konsistiga elemento de la proteinoj. R-CH(NH2)-COOH la proteinoj de vivuloj konsistas el 20 ĉefaj aminacidoj ➞ esenca aminacido.
esenca aminoacido aminacido, kiun vivulo ne povas mem sintezi, kaj tial nepre ricevata el ties nutraĵoj.
astatida acido solvaĵo de hidrogena astatido en akvo.
azotacido nitrata acido.
bromida acido solvaĵo de hidrogena bromido en akvo.
deoksiribonuklea acido polimero konsistanta el du polinukleotidaj ĉenoj, kiuj spiralas unu ĉirkaŭ la alia formante duopan helikon, kiu portas la genetikan informon por la evoluigo, funkciado, kreskado kaj reproduktado de ĉiuj konataj organismoj kaj multaj virusoj. mallongigo: DNA ➞ nukleobazo, ribonuklea acido.
dolĉacida havanta guston samtempe acidetan kaj dolĉan: dolĉacidaj ĉerizoj ĉina dolĉacida saŭco (figurasence) dolĉacidaj salutvortoj
fluorida acido solvaĵo de hidrogena fluorido en akvo. HF
fosfata acido acida, fruktodora aldonaĵo de nutraĵindustriaj produktoj; bazmaterialo por fosforaj saloj de la sinteza sterko. H3PO4
fosfatida acido glicerolfosfata acido.C3H9O6P
gajlata acido ĉefa elementa konsistaĵo de la taninoj. C7H6O5
gal1a acido KEMI ĉia steroida acido en galo 1, kiu rolas en digestado. ➞ koleata acido.
glacia acetata acido pura acido, kiu je 16 °C solidiĝas al glacieca maso.
grasoacido karboksila acido kun alifata ĉeno aŭ saturita aŭ nesaturita, kiuj estas plejparte sub formo de esteroj, kaj kiuj konsistigas i.a. grasojn kaj oleojn. ➞ glicerido, lipido.
esenca grasacido BIOL grasacido, kiun vivulo ne povas mem sintezi, kaj tial nepre ricevata el ties nutraĵoj.
nesaturita grasacido grasacido kun unu aŭ pluraj duoblaj aŭ trioblaj ligoj, ekz. oleata aŭ linoleata acido.
saturita grasacido grasacido kies karbona ĉeno ne kapablas sorbi pluajn hidrogenajn atomojn. ekz. palmitata aŭ stearata acido. CH3-(CH2)n-COOH
huma acido KEMI acido en grupo de organikaj acidoj, ĉefaj konsistaĵoj de humo, devenantaj el la malkomponiĝo de celulozo kaj lignino.
jodida acido solvaĵo de hidrogena jodido en akvo.
karbonacido = (prefere) karboksila acido.
klorida acido solvaĵo de hidrogena klorido en akvo.
laktacido laktata acido.
laktata acido acido estiĝanta pro bakteria fermentado de kelkaj sukeroj (ekz. laktozo) kaj produktata de muskolo, kiam mankas oksigeno. C3H6O3 Sin. laktacido.
linoleata acido nesaturita esenca grasacido troviĝanta i.a. en linoleo. C18H32O2
maleata acido la cis-izomero de butendiacido; organika kombinaĵo kun du karboksilaj grupoj en ĉiu molekulo.C4H4O4
metakrilata acido karboksilata acido. C4H6O2
nitrita acido malforta acido, kiu ekzistas nur en solvaĵo aŭ en ĝiaj saloj. HNO2
nuklea acido makromolekulo de ĉelo ① 3 (precipe de ties nukleo 1) kaj de virusoj, kiu konsistas el nukleotidoj, kaj kiu portas la heredan mesaĝon (sub formo de genoj) aŭ rolas en la sintezo de proteinoj. ➞ deoksiribonuklea acido, ribonuklea acido; nukleobazo, nukleoproteino, nukleozido.
oleata acido nesaturita grasacido i.a. el vegetaĵaj oleoj. C18H34O2
pentanata acido senkolora likvo, ĉefe uzata por sintezado de esteroj 1. C5H10O2
ribonuklea acido nuklea acido, kiu konsistas el molekuloj de ribozo ligitaj al nukleobazoj (adenino, citozino, guanino aŭ uracilo) kaj ligitaj inter si per fosfata acido; ĝi grave rolas en la sintezo de proteinoj. mallongigo: RNA ➞ deoksiribonuklea acido.
sulfata acido forta neorganika acido. H2SO4
tanacido (evitinde) = tanino.
tiosulfata acido nestabila neorganika acido malpli forta ol sulfata acido. H2S2O3