← Reen al M

PIV 2020 · 10612

★mord/i

mord/i (tr)
Ŝiri, vundi per la dentoj: ĝi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon Z; kiu bojas, ne mordas Z; cimoj […] mordas kiel hundoj Z; ĝi mordas kiel serpento X; la infano gratis k mordis kiel sovaĝa kateto Z; mordi rekte en la pomon; mordi panon B; (f) la profetoj, kiuj mordas per siaj dentoj k predikas pacon! X; mordi la polvon (fali sub batoj). piki.
Diversmaniere ataki la supraĵon de materialo, por ŝanĝi ties ecojn: mordi feron per sulfata aŭ fosfata acido; mordi lignon per solvaĵo de kolorilo; mordi krudan teksaĵon; la nitrata acido servas por mordi la kupran platon de gravuro. korodi.
Kaptoteni: la ankro mordas, ne mordas en la grundo; du dentradoj, kiuj ne sufiĉe mordas.
mordo. Ago de persono, besto aŭ objekto, kiu mordas: la serpento, de kies mordo mortis via patro Z; en unu sako du katoj, ĉiam mordoj k gratoj Z (pf); ili estas en akordo, kiel peto k mordo Z (malsimpatiegas); firma mordo de tenajlo.  mordovundo.
morda. Mordanta.
mordaĵo
Peco, detranĉita per mordo el io: dika mordaĵo da pano.
Transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj. brido.
mordanta (f) Akre doloriga: ŝi elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis Z; ŝi aldonis aliajn aferojn, kiuj estis tre mordantaj Z; mordanta sarkasmo. kaŭstika, koroda.
mordanto
Substanco, per kiu oni pritraktas la fibrojn de kruda teksaĵo, por ke tinkturo povu fiksiĝi sur ĝi.
𝅘𝅥𝅰 Speco de interrompita trilo.
mordeti
Senŝire, singarde aŭ petole ion mordi: fiŝo mordetas la logaĵon; hundeto mordetas pantoflon; mordeti la orelon de sia amatino.
Ronĝi: ŝi boras k mordetas kiel vermo Z.
ĉirkaŭmordi Z. Mordi molan parton ĉirkaŭ malmola: ĉirkaŭmordi viandon (ĉirkaŭ osto), maizospikon.
demordi. Deigi per mordo parton el tutaĵo: la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon Z.
elmordi. Estigi per mordo: elmordi truon en folio Z.
formordi. Detrui per mordoj: formordu al vi la langon! Z (mutiĝu!).
acidmordi. Mordi per acido. korodi.
ranmordo. Ranmorda hidrokarito.