PIV 2026 · Artikolo 10611
★morbilo
★ morbilo MEDI infekta febro karakterizata de haŭtaj ruĝaĵoj kaj atakanta precipe infanojn, kaŭzata de la viruso Morbillivirus. ➞ rubeolo, skarlatino.
morbila rilata al morbilo.
kontraŭmorbila protektanta kontraŭ morbilo: ofte infanoj ricevas la unuan kontraŭmorbilan vakcinadon en la aĝo de unu jaro VLe