← Reen al P

PIV 2020 · 12165

★pik/i

pik/i (tr)
Pli-malpli profunde penetrigi ion pintan en objekton aŭ korpon: piki sapobobelon, pneŭmatikon; piki al si la fingron per kudrilo; piki ĉevalon per sprono Z; li pikis lin en la koro per sia ponardo.  pikmortigi.
(pp bestoj aŭ plantoj) Vundi per pinta organo: unu el la abeloj pikis lin en la mano Z; li apogis sian manon al muro, k lin pikas serpento X; vino pikas kiel vipuro X; korvo al korvo okulon ne pikas Z; vermopikita; pikite de dornoj.
Malagrable k akre eksciti la sensojn: frosto pikis la vizaĝojn; la suno pikas; pikas al mi en la flanko; mustardo pikas la langon; piki al iu la vundan lokon Z (pf).
(f) Incite, ekscite tuŝi la senton: la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj Z; tiam ni ne havus tiun «malvivan korpon», kiu al ĉiu pikas la okulojn Z; tiu krio pikis la reĝon Z; al vi oni predikas, k nin oni pikas Z; geamantoj sin pikas Z (kvereletas); min pikas la dubo, ĉu […]; pikita de envio, de la riproĉoj.
piko
Ago de iu, io pikanta, k rezulto de tiu ago: pikoj de kudrilo B; la aglon murde trafis piko de sag’ K; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras Z; pro vorta piko ofte perdiĝas amiko Z; piko de konscienco ( pento, rimorso).
Unu el la kvar emblemoj de ludkartoj, signita de nigraj figuretoj, similantaj pikilon de pikstango.
pika. Tia, ke ĝi pikas la sensojn aŭ la sentojn: pika urtiko; la pika sagaca ironio de Voltero; pika originaleco de ia stilo. morda.
pike. En pika maniero: frapi pike k tranĉe; pike riproĉi iun.
pikado. Daŭraj, ripetitaj pikoj: la ĉevalo, incitita de la pikado de la insektoj, furioze forkuris; (f) ĉar tedis jam al mi la konstanta pikado pro mia kunlaborado en La Revuo Z.
pikanta. Faranta pikon: pikanta dorno X; 🍴 salmo kun pikanta saŭco; pikanta novelo de Boccacio B; la pikanteco de la situacio ridigis ĉiujn.
pikema. Sprite aŭ incite mokema: vi estas tre pikema, princo! Z.
piketado Sento pri tre delikataj pikoj: senti piketadon en la gorĝo, en la okuloj pro la fumo.
pikiĝi. Iĝi pikita: Aj! ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo Z; je la pingloj oni pikiĝas Z.
pikilo
Ilo por piki: pikilo de ŝuisto, por la fajro; dentopikilo.
La pika parto de objekto: pikilo de sago, de lanco; pikiloj ĉe la supro de krado.
Organo de bestoj aŭ plantoj, per kiu ili pike vundas: la pikiloj de la abeloj Z; pikiloj de erinaco; (la rozo) diris: per pikiloj mi disŝiros tuj la manon vian Z.
pikpiki (ntr)
Sin paŝti, bekante grajnojn ks en la tero: la kolomboj, kokinoj pikpikas.
(pp gorĝo, okuloj ks) Senti piketadon.
alpiki. Fiksi, pikante: Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro X; alpiki papiliojn sur korkoj.
ekpiki. Subite piki: la nomo de la homo amita k perdita ekpikis la vundon de ŝia koro Z.
elpiki
Eligi, pikante: li elpikis la kuglon el la ligna fosto.
Krevigi per pikilo: korvoj elpikos al li la okulojn Z; la Filiŝtoj kaptis lin k elpikis liajn okulojn X.
enpiki. Enigi, pikante: vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton Z; enpikita skribo (tatuo); sed David forsaltis de Saul k la lanco enpikiĝis en la muron X.
trapiki. Trabori, pikante: Hamleto trapikas la reĝon Z; li trapikis al li per tranĉilo la gorĝon Z; trapiki truon en folio Z; (f) eĉ pinglo povas koron trapiki Z; ĉielo trapikita de steloj.
trapikiĝi. Iĝi trapikita: veziko, pneŭmatiko trapikiĝas.
trapikilo = rostostango.
bekpiki, kornopiki. Piki per beko, per korno.
dentopikilo. Ligna spliteto por purigi inter la dentoj.
flankopiko Liendoloro.
glavopiki (tr) Vundi per la pika parto de glavo.