PIV 2026 · Artikolo 14730
★stango
Derivaĵoj en la artikolo 29
- stanget/o
- apogstango
- bobenstango
- celstangi
- celstango
- dent/ostango
- direkt/ilstango
- fajr/ostango
- flagstango
- hokstango
- kluĉ/ostango
- kornic/a stango
- kupl/ostango
- lev1stango
- lev1stangeg/o
- mezurstango
- noĉ/ostango
- pik1stango
- piŝt/ostango
- rapid/umstango
- regstango
- rost/ostango
- rudr/ostango
- sidstango
- spac/ostango
- stirstango
- ŝarg/ostango
- turn/ostango
- velstango
★ stango ĉiaspeca peco el ligno, metalo k.s., multe pli longa ol dika: ni ekvidis la stangojn de l’ tendoj ne kovritaj per feloj B peza stango, kiu estis antaŭŝovita antaŭ la pordo Z lupolo kreskanta sur stangoj B la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin Z la stango de standardo la stango de remilo la stango de lanco stango de bremso stango de levilo ➞ fosto, lato, masto, paliso, trabo, vergo.
stangeto malgranda stango, pli maldika: la knabo starigis en ĝi malnova ligna ŝuo stangeton kiel maston Z stangeto el vakso stangeto de ruĵo stangeto por teni kurtenetojn
apogstango stango uzata por subporti tro pezan branĉon k.s.
bobenstango = (prefere) spindelo.
celstangi marki liniojn sur tereno per celstango.
celstango GEOD rekta stango el ligno aŭ fero, uzata por marki liniojn sur tereno; alterne kolorigita ekz. blanke kaj ruĝe; kutime 1,5 aŭ 2 m longa.
dentostango TEKN stango ekipita per dentoj, kiu, kun dentrado aŭ senfina ŝraŭbo, ebligas relativan translacian movon. ➞ dentorelo.
direktilstango horizontala stango, per kiu oni movas la direktilon de boato k.s.
flagstango
1 MARN sur la pobo de ŝipo stango por ricevi nacian flagon.
2 ligna stango, al kiu estas fiksita ordinara flago.
hokstango MARN stango kun hoko ĉe la ekstremaĵo, uzata por teni aŭ forpuŝi naĝveturilon: li staris kun la hokstango en la boato Z
kluĉostango ĉe motorciklo stango, per kiu la rajdanto funkciigas la kluĉilon.
kornica stango stango, de kiu per ringoj pendas kurtenoj de fenestro.
kuplostango TEKN ŝtala stango por transmisii pelon de unu peco al alia: la ĉefradoj de lokomotivo estas kunigitaj per kuplostangoj
lev1stango stango servanta kiel levilo.
lev1stangego levstango uzata pasintece por movi kanonojn sur ŝipojn, nun por levi pezegajn ŝarĝojn aŭ ŝovi vagonojn. Sin. handspeko.
mezurstango stango uzata por mezuri longon aŭ alton: en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj MT
noĉostango TEKN stango, unuflanke provizita per serio de noĉoj, por ebligi pendiĝon aŭ adaptiĝon de iu peco je diversaj altoj: en malnovaj fajrujoj, la bolpoto pendis de noĉostango Sin. fajrohoko.
pik1stango armilo konsistanta el longa stango kun fera pikilo.
rapidumstango TEKN en motorveturilo stango, per kiu oni ŝanĝas de unu rapidumo al alia.
regstango
1 TEKN ĉe maŝino, transmisiilo aŭ alia meĥanika aparato elstara brako, kiun oni movas por ŝanĝi direkton, efikon, rapidecon k.s.
3 (figurasence) rimedo por influi la politikon, administracion k.s.: la sekretario de la partio tenas la regstangojn de la tuta ŝtato
rostostango KUIR metala stango, per kiu oni trapikas rostaĵon por elmeti ĝin al fajro, kaj kiun oni turnadas dum la rostado: leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango Z li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino Z ➞ kebabo, ŝaŝliko.
rudrostango direktilstango.
sidstango ligna horizontala stango, kie kortobirdoj sidas nokte.
spacostango KOMP TIPO spacoklavo.
stirstango
1 AVIA stango, per kiu la direkterono estas piede funkciigebla.
2 KOMP eniga aparato por komputiloj kun la formo de movebla stangeto, uzata ĉefe por ludoj. ➞ muso.
turnostango
1 ilo konsistanta el ŝtala stangeto, en kies meza parto oni fikstenas ŝraŭbaĵilon viran aŭ inan por turni ĝin.
velstango MARN = (prefere) jardo.