← Reen al K

PIV 2020 · 7931

kluĉ/i

kluĉ/i (tr) Kunigi per iu mekanismo la motoron de maŝino k la organojn, kiujn ĝi devas movi: kluĉopedalo, kluĉorisorto, kluĉostango. kupli.
kluĉado. Ago kluĉi.
kluĉilo. Mekanismo servanta por kluĉi: la kluĉiloj de la aŭtoj estas aŭ konusaj aŭ unudiskaj aŭ plurdiskaj; en aliaj maŝinoj ili povas esti mufaj aŭ dentaj.
malkluĉi. Apartigi la motoron disde la mov-organoj.
trakluĉi. Sinsekve kluĉi: trakluĉi la rapidumojn de aŭto.