PIV · 13176
★rapid/a
★rapid/a
1 Faranta grandan vojon, grandan laboron aŭ alian agon, en mallonga tempo: li estis rapida kiel fulmo, kiel aglo, kiel sago; rapida kuriero, ĉevalo B, ŝipo Z, trajno; rapida fluo, vento; la rapida plumo de bona skribisto B. ☞ diligenta.
2 Farata aŭ okazanta en nur mallonga tempo: rapida movo, flugo, laboro; rapida decido, progreso, resaniĝo; tro rapida faro estas nur baro Z; tro rapida riĉiĝo Z, edziĝo Z.
rapide. En rapida maniero: nu, iru pli rapide! Z; malpiulo rapide malaperas X; kiu donas rapide, donas duoble Z; rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj Z; rapide kreski, kiel fungo; la sciigo rapide diskoniĝis.
rapidi (ntr)
1 Peni atingi lokon en mallonga tempo: ŝi volis rapidi hejmen Z; la infanoj rapidas al la lernejo Z; ili rapidis returne al siaj lokoj X; rapidi al stacidomo B; li rapidis en la tendon X. ☞ flugi, galopi, kuri.
2 Peni plenumi agon en mallonga tempo: manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo X; ŝi rapidis reveni Z, transkuri la straton Z; piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono X; kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno X. ☞ urĝiĝi.
3 Fari agon sen atendo, pli frue ol normale: ne rapidu insulti, volu aŭskulti Z; ne rapidu koleri Z; ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj Z; ne rapidu, trankvile decidu Z; sentante min jam tute bone, mi rapidas skribi pli detale Z. ☞ hasti.
rapido ☐ Spaco, trairata de punkto aŭ objekto dum unuo de tempo: la rapido de la lumo estas 3. 108 m/s; angula rapido [tia angulo, kiun rotacianta korpo trairas dum unuo de tempo; simb.: ω (omega)]; deira rapido (de pafaĵo en la momento, kiam ĝi eliras el la faŭko de la pafilo); liberiga rapido (minimuma rapido, kiun devas havi korpo, por definitive liberigi sin de astro; ĉe Tero, ĝi estas 11,2 km/s); propaga rapido (laŭ kiu propagiĝas ondo, kurento ks); fazrapido (propaga rapido de fazo de ondo); gruprapido (propaga rapido de ondopaketoj); supersona rapido (pli granda ol tiu de sono en fluido).
rapideco
1 Eco de io rapida: ŝi deziris kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton Z; kun ventega Z, kun fulma rapideco Z; ŝi puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero Z; egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro Z; la rapideco de la veturado ne lasis al ni ĝuadi la pejzaĝon.
2 Eco, sento de iu, kiu rapidas: mi postulas de vi ne rapidecon, sed zorgemon; ho malbenita rapideco flugi en kriman liton! Z; se ni volus pretigi teorie k en rapideco tian vortaron […] Z.
rapidega. Ekstreme rapida.
rapidema. Inklina al rapido: rapidemaj bildoj de magia lanterno Z; kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita k rapidema Z.
rapidigi. Fari ke io, iu estu rapida: rapidigi konstruon B; rapidigu k pelu vian proksimulon Z; mi rapidigis mian laboron; enkonduki novajn faciligojn k rapidigojn por la transsendo de la internaciaj poŝtaĵoj. ☞ akceli, urĝi.
rapidumo Ⓣ Ĉiu el la diversaj rapidoj riceveblaj sur motorveturilo per intermeto de diversaj dentradaroj, kiuj pli aŭ malpli onigas la turnrapidecon de la motoro: ŝanĝi de la dua al la tria rapidumo; levilo de rapidumŝanĝo; rapidumŝanĝilo (en la motoro mem).
rapidometro Ⓣ Aparato, kiu en veturilo indikas en ĉiu momento la rapidon.
malrapida
1 Faranta malgrandan vojon aŭ laboron en longa tempo: rivero kun malrapida fluo; kiel malrapidaj ŝajnis la montriloj de mia horloĝo!.
2 Farata aŭ okazanta en relative longa tempo: malrapida resaniĝo; medikamento kun malrapida efiko.
malrapide. En malrapida maniero: rapidu malrapide Z; paroli hezite k malrapide; oni prenas avide, oni redonas malrapide Z; pripensu malrapide k agu decide Z; ĉion li komprenas, sed malrapide.
malrapidi. Iri, agi malrapide: iru porti tiun kukon k ne malrapidu sur la vojo!; mia horloĝo malrapidas.
malrapideco. Eco de iu, io malrapidanta: mi legas ĉiam kun granda malrapideco; kun limaka, testuda malrapideco. ☞ rampi 4.
malrapidema. Ema malrapidi.
malrapidigi. Fari, ke iu, io estu malrapida: tio nur malrapidigus nian marŝon.
trirapida. Havanta tri rapidojn (pp aŭto).
nerapide. Senurĝe, nerapidante: kviete k nerapide estas pli bone Z.
altiĝrapido ✈ La rapido de ascendo for de la tero.
flugrapido. Rapido de aerodino en horizontala flugo en norma atmosfero: maksimuma, minimuma flugrapido.
fulmorapida. Tiel rapida kiel fulmo: la hundo fulmorapide malaperis k fulmorapide ĝi reaperis Z.
plenrapide. Laŭ la maksimuma rapideco (de veturilo ks).