PIV · 8877
★kur/i
★kur/i (ntr)
1 (iu) Iri per movoj pli rapidaj ol en marŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero: li kuris al la pordo Z; ŝi ekvidis fraŭlineton kiu […] kuris al ŝi Z; per la ŝtuparo ŝi kuris malsupren Z; Marta kuris en direkto al […] Z; en kiun flankon ŝi kuris?; ŝi kuris kiel rabia Z; la muso kuris sub la liton Z; ŝi tuj kuris bati ŝin Z; kuru k diru al tiu junulo X; (abs) riĉulo veturas, malriĉulo kuras Z; (f) kuri en danĝeron B. ☞ troti, galopi, flugi, rapidi, urĝiĝi.
2 (io) Rapide moviĝi de unu loko al alia: akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras Z; nuboj kuris sur la ĉielo; ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala flameto B; mono kuras al mono Z; tremoj kuris sur mia dorso B; (f) la dormo kuris for de miaj okuloj Z; (f) sciiĝo kuris tra la urbo; malbona (famo) kuras rapide Z.
3 (io) Kontinue, seninterrompe iri: la vojo kuras sur varmaj valoj B; ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo; la procentoj kuras jam de unu jaro; tiu limtempo kuras de hodiaŭ je la oka; la arterio kuras laŭlonge de la muskolo.
kuro. Ago de iu aŭ io kuranta: al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro Z; volanta kruro ne laciĝas de kuro Z; la kuro de la rivereto; la ĉevalo stumblis en sia kuro; (f) lasi liberan kuron al sia fantazio; doni liberan kuron al la haltinta mono Z; la nehaltigebla kuro de tiu severa malsano.
kurado. Daŭra, ripeta aŭ kutima kuro: premio pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro Z; kurado rapida, blinda Z; ŝi komencis jam perdi rapidecon en sia kurado Z; ni vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac X; tiu stelo en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela Z.
kuradi. Daŭre aŭ ripete kuri: la ĉevalo kuradis en plena galopo Z; kuradi kiel venenita muso Z; konstante faradi facilanimaĵojn k kuradi post diinoj Z (virinoj).
kuranta
1 Okazanta en la priparolata tempo; nuntempa, aktuala: tiu ĉi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero Z; sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj devigas ilin elpaŝi […] pli frue, ol ili intencis Z; en la kuranta jaro Z, monato.
2 Regule okazanta, kutima, ordinara: mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton por la kuranta korespondo Z; kovri la kurantajn elspezojn Z; kuranta konto; plenumi la kurantajn aferojn Z; deŝirita de la kuranta sort’ de mia domo Z.
kuregi. Rapidege, senbride, blinde kuri.
kurejo
1 ⛷ Loko de la stadiono, kie la sportistoj kuradas.
2 ⛷ Loko de la vet-organizaĵo, kie la ĉevaloj kuradas.
kurigi. Fari, ke iu aŭ io kuru: li kurigis ĉiujn siajn servistojn, por plenumi plej malgrandan deziron; kurigi malbonan famon pri iu Z; ĝi estas bela historio, kurigu ĝin pluen! Z.
kuristo
1 ♜ Homo, kiu kure portis sciigojn: la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li X; miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo X. ☞ kuriero.
2 Atleto, kiu kuradas.
kurumo ⛷ Parto de sporta konkurso en kelkaj fakoj, en kiu parto de la konkursantoj aŭ formacioj piede, bicikle, rajde, boate k.a. trakuras difinitan distancon kun kiel eble plej bona tempo-rezulto.
etapkurumo. Kurumo longdistanca, daŭranta plurajn tagojn.
tempo-kurumo. Ebenkura, bicikla k.a. kurumo, en kiu oni mezuras per klik-horloĝo la tempo-rezulton de ĉiu partoprenanta konkursanto.
alkuri. Atingi, kurante: ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros Z; li alkuris al la pordo k malfermis ĝin Z; ŝi alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon Z; la homo […] denove alkuris al ŝi k kaptis ŝin je la rando de la tuko Z.
antaŭkura. Venanta, okazanta antaŭ io: antaŭkura signo; birdoj antaŭkuraj al ŝtormo. ☞ anonci, aŭguro, pioniro.
★diskuri. Kuri en diversaj direktoj: frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj X; per via forta brako vi diskurigis viajn malamikojn X.
ekkuri. Subite komenci kuri: ŝi staris nur kelke da sekundoj k ekkuris al Eliŝa X; la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris antaŭen Z.
elkuri. Elirante, kuri: mi elkuris do post vi Z; ŝi elkuris sur la straton Z; larmoj elkuris al li sur la vangoj Z.
enkuri. Enirante, kuri: mi enkuris en la salonon Z; en tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto Z.
★forkuri
1 (iu) kuri for de iu aŭ io: ne pelu tiun, kiu mem forkuras Z; ŝi volus forkuri de tiuj virinoj Z; ĉu la lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto? Z; forkuri el la malliberejo B. ☞ fuĝi.
2 (iu) kuri ien, por eviti danĝeron: sed forsaviĝis unu filo de A., li forkuris al Davido X; li forkuris en la preĝejon Z; (f) lia animo forkuris en la pinton de la piedo Z.
3 (io) Malaperi rapide: la mallumo forkuris B; la dormo forkuris de miaj okuloj X; sonĝo teruras, sonĝo forkuras Z; la forkuro de la minutoj.
kunkuri. Kuri plurope al unu sama loko aŭ celo.
laŭkuri (tr) Sekvi, kurante, la randon de objekto de unu fino ĝis la alia: li laŭkuris la muron de la parko, serĉante elirejon; tiu ĉi rigardo laŭkuris la gracian figuron de la nova instruistino Z.
postkuri (tr) Sekvi, kurante: postkuri ŝteliston Z; postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn k ne ŝirmu sin X; la batalo postkuris ilin X; (f) ŝi postkuros siajn amistojn X; altiru min, ni postkuros vin X; ies postkuro al iu. ☞ peli, persekuti.
preterkuri (tr) Kuri, preterante: eĉ mus’ ne preterkuris! Z; rivero kiu preterkuras urbojn, kastelojn k vinberĝardenojn Z; (f) preterkura rideto; mencii ion nur preterkure.
rekuranta
1 ❤ Tia, ke ĝi revenas al sia deirpunkto, pp nervo, vaskulo ks: rekuranta laringa nervo (N. laryngeus recurrens).
2 ⚕ (pp febro) Revenanta periode post kvietiĝo dum kelkaj tagoj.
★trakuri (tr) Traire kuri: trakuri straton; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo Z; tremo, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj Z; li trakuris per la okuloj la unuan paĝon Z; (f) tiu penso trakuris mian animon kiel fulmo; famo trakuras la urbon; ondo da entuziasmo trakuris ĉies korojn. ☞ iri, flui, flugi.
transkuri (ntr)
1 Trairi k poste forlasi: sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da […] ridetoj Z.
2 ⚔ Dizerti.
stafetkurado Vd stafeto.
vetkuro. Kurado inter sportaj konkurantoj: ĉevalvetkuro, boatvetkuro, velvetkuro ktp.