PIV · 14365
ski⁸o
ski8o. Ligna, plasta aŭ metala tabulo, uzata unuope aŭ pare, kun suprenkurbita ekstremaĵo, alfiksita al ŝuo, k per kiu oni glitas sur neĝo. ➞ skibastono, skivakso, rakedo 2.
skii (ntr) Uzi skiojn, por translokiĝi.
skiado. Sporta aŭ kutima uzado de skioj.
skiebla. Tia, ke oni povas tie skii: skiebla vojo.
akvoskio ⛷ Analoga ekipaĵo, uzata por gliti sur akvo, k tirata de motorkanoto, velo, aviadileto ks..
akvoskiado. Tia sporto.