PIV 2026 · Artikolo 13140

rakedo

Litero R

rakedo
1 plata ilo por ĵeti aŭ rebati pilkojn, konsistanta el longa tenilo kaj ronda aŭ ovala kadro, meze de kiu interplektiĝas reto de streĉitaj ŝnuroj: restreĉi rakedon ➞ batilo.
2 aparato simila al la kadro de rakedo 1, kiun oni ligas al ŝuo por paŝi sur neĝo sen enprofundiĝi.