PIV · 13139
rak/o
rak/o
1 Fiksa aŭ movebla kunaĵo el stangoj, formanta ujon, en kiun oni metas fojnon aŭ furaĝon, k de kiu la brutoj povas ĝin elpinĉi. ☞ kripo.
2 Analogforma subtenilo, kun maldensaj stangoj aŭ hokoj, aŭ vandetoj, por ordige ricevi diversajn objektojn: rako por bicikloj (tenataj stare ĉe magazenpordo ks), por pipoj, por boteloj (en kelo), por teleroj (en kuirejo), por armiloj, por gramofondiskoj, por leteroj; sekigrako (por tolaĵoj).
bomborako ⚔ Aparato por tenado k ellasado de bomboj en aviadilo.
telerrako. Rako, sur kiu oni lasas la lavitajn telerojn sekiĝi.
toastrako. Rako, por prezenti toastojn sur tablo.