PIV 2020 · 13965
★sek/a
★sek/a
1 Enhavanta neniom aŭ malmulton da akvo: seka grundo, sablo; seka regiono, vetero Z; ne restas eĉ unu seka fadeno sur mi Z; transiri (rivereton) kun sekaj piedoj Z; rigardi per sekaj okuloj (sen larmoj); seka ŝampuo (pulvora); Ⓣ seka baterio, pilo.
2 Perdinte sian naturan akvon pro elvaporiĝo: havi la gorĝon, la langon sekan; sekaj legomoj, fruktoj, vinberoj, nuksoj; sekaj kukoj; sekaj folioj; seka brulligno Z; sekaj branĉoj Z; (analoge) la inko ankoraŭ ne estis tute seka Z; la puto estis seka.
3 Ne mildigita de ingredienco, gustigaĵo ks: seka (senbutera) panpeco, sed en libereco Z; seka manĝeto (sen trinkaĵo).
4 (f) Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligaĵo: per seka parolado vi neniun konvinkos Z; mi donos nur kelkajn sekajn datojn el mia biografio Z; sekaj (sen ĝenerala intereso) partiaj celoj Z; seka artikolo Z, rakonto, stilo B; sekaj statistikoj; tio prezentas nur sekan temon por filmo.
5 (f) Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma: respondi per seka tono; seka akcepto de vizitanto; ĝi tuŝas la plej sekan koron; seka humuro.
6 (f) Nedaŭranta k sensonora: mallonga seka rido B; ⚕ seka tuso.
7 (pp vino) Enhavanta maksimume 2 g da acido k maksimume 9 g da restsukero litre (17 ĝis 35 g okaze de ŝaŭmvino).
tre seka (pp ŝaŭmvino) Enhavanta de 12 ĝis 20 g da restsukero litre.
seke. En maniero fizike aŭ metafore seka:
1 la hundo en sia budo kuŝas seke k varme Z;
2 seke teoria logikeco Z; «nepre necesa!» respondis ŝi mallonge k seke Z.
sekeco
1 Eco, stato de io seka: kontroli la sekecon de tindro, de sablo; (f) nenio estas komparebla kun la sekeco de lia koro.
2 Stato de vetero, atmosfero, en kiu ne estas pluvo, akvovaporo ks: sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili malaperu! X; se longa sekeco […] velkantajn foliojn deŝiras Z; tenu la skatolon en sekeco; dum la sekeco multaj brutoj mortas.
sekega
1 (pp grundo) Dezerte seka.
2 (pp ŝaŭmvino) Kun maksimume 14 g da restsukero.
tre sekega (pp ŝaŭmvino) Plej seka, t. e. kun inter 0 k 6 g da restsukero litre.
sekigi. Fari seka: sekigi lavitajn tolaĵojn, telerojn; la vento sekigadis al li la vestojn sur la korpo Z; (analoge) sabla ŝtormo sekigis la putojn en la dezerto; la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo X.
sekiga. Tia ke ĝi sekigas: sekiga ŝranko (aparato uzata en kemio k tekniko).
sekigejo. Ĉambro, en kiu oni sekigas lavitan tolaĵon. ☞ sekigrako.
sekigaĵo Ⓚ Substanco kun sekigaj ecoj, ekz. kalcia klorido, CaCl2, magnezia sulfato, MgSO4, fosfora oksido, P4O10, silica ĝelo.
sekigujo Ⓚ Ĉiu ujo (kloŝo, ŝranko k.a.), uzata en laboratorio por sekigi ilojn aŭ substancojn: vakua sekigujo.
sekiĝi. Iĝi seka: la mantelo jam sekiĝis ĉe la fajro; sur ŝnuroj pendis fiŝoj, por ke ili sekiĝu en la vento Z; ilia radiko sekiĝis X; (analoge) larmo virina baldaŭ sekiĝas Z; atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero Z; donu al ili mamojn sekiĝintajn X; (f) tiel la ŝtato akiros fonton de enspezoj neniam sekiĝantan B.
duonseka (pp vino) Enhavanta inter 10 k 18 g da restsukero litre, ĉu pro natura halto de la fermentado, ĉu pro homa manipulado. ☞ dolĉa 5, duondolĉa.
elsekigi. Plene sekigi: atentu, la farbo ankoraŭ ne estas elsekigita!; la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn X; ĉu ne vi elsekigis la maron por transiro de la liberigitoj? X.
elsekiĝi. Plene sekiĝi: (f) mia forto elsekiĝis Z.
malseka. Enhavanta multon da akvo aŭ likvo: malseka tero post la pluvo; li estis tute malseka k la akvo fluis el liaj haroj Z; la bufo estis terure abomeninda, granda k malseka Z; tero malseka je sango; larme malsekaj okuloj B; regis kruda, malseka vetero Z. ☞ humida.
malsekeco. Eco de io malseka: konservi la malsekecon de la atmosfero en hejtita ĉambro.
malsekigi. Fari malseka: malsekigi malmolan panon B; la bebo malsekigis siajn vindojn; (f) per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon X.
tramalsekiĝi. Iĝi plene malseka.
velksekigi. Velkigi per troa sekeco; sekigi, velkigante: flamo velksekigos liajn branĉojn X.
velksekiĝi. Sekiĝi pro velko: lia brako velksekiĝos X; duone velksekiĝinta arbo Z.