← Reen al T

PIV 2020 · 15542

★ter/o

ter/o.
I - El komunuza vidpunkto:
La solida, firma supraĵo, kiu portas homojn, bestojn k konstruaĵojn: sur la tero kuŝas ŝtono Z; havi firman teron sub la piedoj Z; Roll levas la leteron de la tero k legas Z; li furioze piedbatas la teron Z; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino! X; ili kuŝiĝas sur la teron k ekdormas Z; Moor rigardas al la tero Z; li kisas la teron Z; kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero Z; la sama afero, sed kun la kapo al la tero Z; ektremis k ekskuiĝis la tero X; el la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo Z; fosi la teron. polvo.
Tiu supraĵo, kiu portas vegetaĵojn: kreskigu la tero verdaĵon, herbon! X; pluvo en Aprilopor la tero utilo Z; kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano X; la floroj jam estas sur la tero X; el sama tero devenas, saman sukon entenas Z; la tero ne satiĝas de akvo X; plugebla tero. grundo, humo.  terbulo.
Tiu supraĵo, sub kiun oni metas la mortintojn: ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estis prenita X; la kantisto de Iliado fariĝis tero en la tero Z; oni ĵetas iom da tero sur lian kapon (de mortinto), k ĉio finita!; ĉi tie kuŝas, fariĝinte denove tero, iu […] Z. cindro, polvo.
Tiu solida supraĵo, kontraste kun la akva: k Dio nomis la sekaĵon tero, k la kolektiĝojn de la akvo li nomis maroj X; laŭdu la maron sed restu sur tero Z; la vento pelis ilin al la tero Z; la boato tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon Z; atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero Z.
II - El la vidpunkto de la konsisto:
Unu el la kvar elementoj, distingitaj de la antikvuloj: fajro k aero k ter’ k akvo.
Substanco, el kiu konsistas tiu supraĵo: sabla, argila tero B; poto el tero; erika tero; Siena tero (farbo); bakita tero (Sin. terakoto). argilo.
Kn de kelkaj metalaj oksidoj, precipe alkala tero kaj malofta tero.
La surfaco de la tero 1, rigardata kiel potencialo nul: konekti al la tero; tero konsistigas unu platon de granda kondensilo, kies alia plato estas anteno. maso 4.
III - El geografia vidpunkto:
Pli-malpli vasta, limigita parto de tiu supraĵo: Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por Faraono X; ili ne vendis sian teron X; al via idaro Mi donos ĉi tiun teron X; certe sur iu punkto de la tero de Danujo Z; mi salutas vin, ho tero patrolanda! Z; vi (Litovujo), kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro Z; la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta X. bieno, lando, regiono.  terkolo.
10  Tiu supraĵo, kredata plata kiel briko aŭ disko, k tegmentita de la ĉiela firmaĵo: en la komenco Dio kreis la ĉielon k la teron X; li difinis la fundamentojn de la tero X; en la fino de la tero X; ĉe la kvar anguloj de la tero X; se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero Z; ĉielo k tero! Z (ĵurformulo); post mia malapero renversiĝu la tero! Z.
11 La globo, rigardata kiel la loĝejo de homoj: ĉi tie kuŝas la plej granda kantisto de la tero Z; propra suferoplej granda sur tero Z; de peko k mizero estas plena la tero Z; mi ankaŭ lokon sur la tero okupas Z; kastel’ en aeromalsato sur tero Z; lia nomo estas konata tra la tuta tero B; (kun religia nuanco, kontraste al la transmortejo) ĉiuj niaj tagoj sur la tero Z; li vivas sur la tero kiel en infero Z; la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero X; la posedaĵoj, la plezuroj de la tero.  terglobo.
12 La homoj, kiuj tie loĝas: la mastroj de la tero; la peco da ŝtof’’, antaŭ kiu tremadis la tero Z; vi estas la salo de la tero N; por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion X; aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo X; la tero malvirtiĝis antaŭ Dio X.
IV - El astronomia k mitologia vidpunktoj:
Tero
🔭 Planedo, la tria ekde Suno, inter Venuso k Marso, la sola ĝis nun konata kun vivuloj, k ĉirkaŭ kiu rivoluas Luno: la ekvatora diametro de Tero estas de 12756 km, la polusa diametro de 12713 km; Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso en 23 h 56 min 4 s, k rivoluas ĉirkaŭ Suno en 365 tagoj 6 h 9 min 5 s. atmosfero, hidrosfero.
Greklatina diino, edzino de Urano k patrino i.a. de Krono; kultata kiel patrino de ĉiuj estaĵoj. Ceres, Demeter.
tera
Rilata al Tero: la Tera globo, atmosfero; la Tera diametro, maso, denso, strukturo.
Vivanta sur la solida parto de la tero: teraj bestoj, plantoj; (analoge) la teraj armeoj.
Konsistanta tute aŭ parte el tero: tera poto B.
Surtera: deziri al si vivon post la tera Z; la teraj vantaĵoj; post la forĵeto de teraj zorgoj Z.
tere. Sur la tero: ili kuŝis tere; (kun movo) la besto falis teren; la rajdisto desaltis teren; la greno kuŝis kiel terenbatita Z; terenkuŝiĝi.
teraĵo. Amaso da elfosita k transportita tero: alportita teraĵo. taluso.
teraĵisto. Laboristo, kiu ŝoveladas teraĵon.
terido Θ Homo, kiel mortema estaĵo.
terkolora. Havanta okran aŭ kakian koloron.
Tero-Nova. Novlando.
alkala tero Oksido aŭ hidroksido de teralkala metalo (Ca, Sr, Ba, Ra).
alterigi Konekti kun la tero.
alteriĝi
Manovri por malsuprenflugi al la tero k suriĝi sur ĝin.
Manovri, por veni al la bordo k tie halti.
aluntero Vd aluno.
elterigi. Eligi el la tero, fosante: elterigi antikvajn monerojn, kaŝitan trezoron; elterigo de kadavro por justica esploro.
elteriĝi. Eliĝi el la tero: jam la unuaj ŝosoj elteriĝis.
enterigi
Meti en la teron: enterigi markoton, rezervon da terpomoj; enterigi armilojn; la Sfinkso, duone enterigita en la sablo Z.
Sepulti, metante en la teron: oni devas enterigi ŝin kristane Z; lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn N; oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj k ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso k bonigis la teron Z; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj Z.
(f) Fari, ke io malaperu, ke oni ne plu parolu pri ĝi: enterigi projekton en la arkivon; eble nia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta k jam enterigita Z; nun ĉio estas enterigita k forgesita! Z.
enterigo. Tuto de la ceremonioj, per kiuj oni enterigas mortinton: venis la tago de la enterigo Z; ni ĉiuj ĉeestis lian enterigon; ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon? Z; enteriga entrepreno, procesio, soleno.
enterigisto. Oficisto de enteriga entrepreno. tombisto.
enteriĝi. Enprofundiĝi en la teron: ŝi paŝis sur panon, enteriĝis k malaperis Z.
malofta tero, rara tero Oksido de lantanido.
netera. Ne apartenanta al la tero, al la homa mondo: netera aperaĵo.
sentera. Ne posedanta teron, landon: tia sentera popolo, kiel la hebreoj Z; Johano la Sentera (Senlanda).
subtera. Tia, ke ĝi estas, okazas sub la tero: subtera galerio, fervojo; subteraj laboroj; subtera akvo, ĉambro; subteraj feoj; (f) subtera agado; propagando, agitado.
subteraĵo. Io konstruita sub tero. hipogeo, kelo, kripto.
supertera
🏢 Troviĝanta super la tero, pere de arkadoj, pilieroj ks: la supertera metroo de Nov-Jorko.
Apartenanta al ia speco, sfero, regno supera al la homa mondo: supertera aspiro, idealo, estaĵo ( anĝelo); (f) supertera beleco Z, feliĉo. supernatura.
surtera
Troviĝanta aŭ moviĝanta sur la surfaco de la tero: surteraj arkeologiaj restaĵoj (kontraste al la subteraj); surtera velĉaro.
Okazanta sur la tero, kontraste al la postmortaj eblaĵoj: kiam oni finis sian surteran bataladon Z; la tagoj de nia surtera vivo Z; en nia surtera ekzistado Z; se ne ekzistas alia vivo post ĉi tiu surtera Z.
surterigi. Meti sur la teron: surteriga ŝipo (por surterigi trupojn).
surteriĝi Ektuŝi la teron, perdante flugrapidecon k bremsante la radojn, por halti: kriza surteriĝo (en nenormalaj cirkonstancoj); blinda surteriĝo (sen videbleco, helpe de speciala aparato). surakviĝi.
transtera. Postmorta: la transteraj punoj k rekompencoj estas la bazo de multaj religioj.
humtero. Tero, en kiu konsiderinda parto de la kulturebla tavolo konsistas el humo.
sektero. Parto de tero, sur kiu ne estas akvo: k la riverojn Mi faros sektero X.
vizaĝaltere. Tiel, ke la vizaĝo de la koncernato tuŝas la teron: ili ĵetiĝis vizaĝaltere X. adorkliniĝi.