← Reen al K

PIV 2020 · 8918

★kuŝ/i

kuŝ/i (ntr)
(iu) Esti en horizontala pozicio, ordinare por ripozo: ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? X; ĉiuj ankoraŭ kuŝis en profunda dormo Z; li kuŝis senveste dum la tuta nokto X; Ezra preĝis k faris konfeson, plorante k kuŝante antaŭ la domo de Dio X; la granda sinjoro kuŝas malsana Z; la bela Sara kuŝis sveninte Z; la cikonia patrino kuŝis sur la ovoj Z (kovi); kuŝloko Z, kuŝmaniero Z, kuŝtabulo Z.
(iu) Sekskuniĝi en horizontala pozicio: Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi X; ni ebriigu nian patron k ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron X.
(iu) Esti mortinta: en patrintero vi baldaŭ kuŝos sen espero Z; ili tie kuŝas senvivaj Z. ripozi.
(io konkreta) Esti metita sur io, laŭ sia plej granda surfaco: la krajono kuŝas sur la fenestro Z; sur la tero kuŝas ŝtono Z; jen kuŝas la ĉapelo Z; jen kuŝas ja paro da galoŝoj! Z; tie kuŝis tri aŭ kvar ludkartaroj Z; la botelo kuŝis malplena k senkorka Z; (f) la tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas neniujn rimedojn Z; sur kiu kuŝas respondeco por tiu sanga faro? Z. sidi, sterniĝi.
(io konkreta) Okupi ian lokon, situon: sur la lando kuŝas densa mallumo Z; inter la Orienta maro k la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo Z; sango verŝita kuŝas sub edzinbalkono G; la malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭto B; kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas Z.
(io abstrakta) Vidiĝi, troviĝi, enesti: io senfine malgaja kuŝis en la okuloj Z; ĉiuj malvirtoj, ĉiuj virtoj kuŝas en nia koro Z; sur la terura infano kuŝas sorĉo Z; en liaj rigardoj kuŝas konfeso Z; la malfacilaĵo kuŝas ne en la strukturo de E., sed en tiu de la nacia lingvo; lia merito kuŝas (konsistas) en tio, ke li estis la unua eltrovinto Z; la potenco de ia organizo kuŝas en ĝia unueco Z.
kuŝa. Rilata al iu kuŝanta: kuŝa pozicio.
kuŝado. Stato de iu, kiu kuŝas: iom da kunmeto de la manoj por kuŝado, k venos via malriĉeco X.
kuŝejo
Aranĝo el pli-malpli molaj objektoj, sur kiu oni kuŝas: mi parfumis mian kuŝejon X; ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu X; malkovru la piedparton de la kuŝejo X; ŝi ripozis en kuŝejo de floroj; kuŝejo de sovaĝa besto. lito.
Loko, kie kuŝas peco de maŝino, aparato: la kuŝejo de la risorto.
Fluejo.
Erc- aŭ min-tavolo.
Π Tuto de la arkeologiaj vestiĝoj ekspluateblaj en iu loko.
kuŝema. Mallaborema, malpenema: hundoj mutaj, dormemaj, kuŝemaj Z.
kuŝigi
Meti iun tiel, ke tiu kuŝu: kuŝigi infanon en lulilo B; la mortinta infano estis kuŝigita sur lia lito X.
Meti ion tiel ke ĝi kuŝu: kuŝigi botelon sur pajlo.
kuŝiĝi
(iu) Iĝi kuŝanta: kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos X; li kuŝiĝis sur la infano […] k etendis sin sur li X; antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj […] ĉirkaŭis la domon X.
(iu) Sekskuniĝi en kuŝejo: venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino X.
(io) Fali kuŝe: hakite, la granda poplo kuŝiĝis kun frakaso.
kuŝujo. Geologia aŭ arkeologia tavolo. stratumo.
duonkuŝa. Rilata al pozicio inter kuŝa k sida: la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida Z.
gekuŝi (fm pp geviroj) Kuŝi 2.
interkuŝi. Troviĝi inter du aferoj, ekz. obstaklo: ŝi forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn Z.
kunkuŝanto. Tiu, kiu havas unu saman kuŝlokon kun alia.
subkuŝi
Kuŝi sub: subkuŝanta tavolo.
Fali sub ies forto aŭ pezo: li subkuŝis en tiu lukto.
(f) Esti submetita, koncernata de io: tiu ago subkuŝas sub la leĝo de sakrilegio; la subkuŝanta motivo.
tombokuŝi. Esti entombigita: ĉi tie tombokuŝas tre avara virino Z.