← Reen al M

PIV · 9867

★manier/o

manier/o
Rimedo, procedo, agospeco laŭ kiu afero fariĝas aŭ okazas: la klarigon ili donis en diversaj manieroj Z; oni komencis preparadi ilin en tute alia maniero Z; tio okazis en stranga maniero Z; se ili nur elektos la ĝustan manieron de agado Z; la maniero, kiel oni donas, valoras pli ol tio, kion oni donas; tio estis nur maniero esprimi ilian dankon; la skriban manieron de Javal (sen ĉapelliteroj) mi tute ne aprobis Z.
Speco de agado, kutima al iu, iun karakterizanta: lia seka k komika maniero de agado Z; li ensuĉis liberspiritan manieron de pensado Z; ili rakontis la historion en sia maniero Z; tio tute ne estas mia maniero aranĝi la aferojn; (speciale ) pentraĵo laŭ la maniero de Rafaelo; tiu artisto havis plurajn manierojn; verko el la unua maniero de Vermeer ( mano).
manieroj. Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj rilatoj: nobelaj manieroj lin distingis Z; tia klereco k gravaj manieroj! Z; li vivas ankoraŭ laŭ la malnovaj manieroj Z; tio estas alilandaj manieroj, tian sintenadon ni hejme neniam permesos! Z; jen belaj manieroj!; mankisi laŭ la hungaraj manieroj.
maniera. Esprimanta manieron: la manieraj adverboj, adjektoj, subpropozicioj.
maniere. En ia maniero: alimaniere, sammaniere Z, siamaniere Z, tiamaniere; kiamaniere Z (ofte uzata anst. kiel, por eviti intermikson kun la aliaj sencoj de tiu vorto).
tiamaniere. En tia maniero. tiel 1 a).
manierismo
Stilo, karakterizita de strebado al distinga maniero k al simetrio laŭ dukurbaj linioj, naskiĝinta en Italio k evoluinta inter la Renesanca stilo k la baroko (ĉ. 1550−1640).
Afekta gestado k parolado, karakteriza en skizofrenio aŭ gravaj personeco-perturboj.
manieristo. Pentristo, skulptisto, kiu apartenas al la manierisma tendenco.
bonmaniera. Praktikanta la manierojn de la mondumo: junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj Z.
dirmaniero. Aparta maniero aranĝi vortojn por esprimi difinitan ideon: familiara, patosa dirmaniero.
malbelmaniera. Havanta krudajn manierojn: plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn, sed tio estus tro malbelmaniera Z.
uzmaniero. Maniero, kiel oni devas uzi aparaton, substancon, kuracilon ks: la uzmaniero estas indikita sur la skatolo, sur aparta prospekto.
vidmaniero. Maniero, kiel iu persono vidas la situacion, la aferon.
vivmaniero. Maniero, kiel iu aranĝas sian kutiman sintenadon, mastrumadon kc: pia k serioza estis la vivmaniero de la rabeno Z; tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno Z.
tranĉmaniero. Maniero, kiel tajloro altranĉas la ŝtofon: ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron Z.