← Reen al M

PIV · 9866

mani¹o

mani1o
Fortega nenormala konstanta inklino al io: ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo Z.
Stranga aŭ ridinda kutimo. kaprico, rutino.
maniulo. Homo, suferanta manion: (la pionirojn de L.I. oni) montradis per la fingroj, kiel maniulojn Z. frenezulo.
erotomanio
Obsedo, karakterizata de seksaj imagaĵoj.
Delira iluzio esti amata.
eteromanio. Manio ebriiĝi per etero.
megalomanio Ψ Delira sindromo, karakterizata de memekzalto k ĉiograndigo.
mitomanio Ψ Psika malekvilibro, karakterizata de emo al falsado de la vero, al mensogo, fabelado k simulado: Bofronto estis eble mitomaniulo.
toksomanio Vd tokso.
vagomanio Malsaneca impulso vagadi.