PIV 2020 · 5727
★hav/i
★hav/i (tr)
1 Porti (pp vesto aŭ io simila): la infanoj havas sur si nek ŝuojn, nek ŝtrumpojn Z; Joab havis sur si striktan veston X; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon Z; havi ringon ĉe la fingro, bastonon en la mano.
2 Posedi, disponi kiel propraĵon ion konkretan: havi domon, monon, liton, ĉambron, ĉevalon, riĉaĵojn; havi panon freŝan, plumon por skribi; ĉu vi havas korktirilon?; mi havas bovon k bovinon Z; riĉulo havas multe da mono Z; mono havata estas pli grava ol havita Z; kiu havas nenion, estas nenio Z; ne rifuzu al via proksimulo, se vi havas ĉe vi Z; se vi ne havos per kio pagi Z; ŝi ne havis per kio aĉeti lignon Z; mi havas tion (ricevis) de mia patrino Z.
3 Prezenti ian konkretan karakterizaĵon en sia korpo, konsisto ks: havi barbon, dikan korpon, ĉiujn siajn dentojn; ne havu tiel malluman vizaĝon Z; la muro havas orelojn Z; nur prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn Z; la floro havis tian bonodoron Z; la vizaĝo havis sur si apenaŭ videblajn sulketojn Z; koloroj, kiajn ili neniam havas en la ĉitiea lando Z; la diamanto havas belan brilon Z; tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn Z; domo havanta tri etaĝojn; Parizo havas belajn monumentojn; havi fortan fundamenton Z; havi rompitan brakon; havi la manojn malpuraj; li estas koleriĝema, kvazaŭ li havas en si pipron Z.
4 Prezenti ian abstraktan econ, staton, agmanieron: havi afablecon, kapablon Z, indon Z, meriton Z, mankon Z, saĝan spiriton, bonan apetiton Z; ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron; havi ĝojon, ĉagrenon Z, esperon, malamon Z; havi febron Z, kapdoloron B, ftizon; ĉio havis ne tre bonan aspekton Z; havi timon, rajton Z, ekscitiĝojn Z, honton Z, fidon Z; tio havas en si diversajn erarojn Z; havi la aĝon de 26 jaroj Z; unu havis la nomon Ada X; havi 200 kilometrojn da longo Z; galerioj havantaj la alton de […] Z; tiu vorto havas signifon de mezuro Z; ĝi havas mian aprobon Z; la du projektoj havas inter si nenion komunan Z; la kongreso havas nenion komunan kun la politiko Z.
5 Esti en interrilato, en kunestado kun iu: li havas dek unu infanojn Z; oni havas multajn amikojn Z; havi diversajn servantojn Z; nia urbo havas bonajn policanojn Z; miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn Z; havi kamaradon, estron; havi iun kiel amikon; almenaŭ neniun ili havu viva! Z (sk. kiel kaptiton).
6 Esti en interrilato kun io: kian daton ni havas hodiaŭ? Z; ni havas belan veteron; ĉu ni ne havis antaŭ kvar jaroj tian someron Z; havi proceson, ŝuldojn, devojn; havi multe por fari Z; pli nenion ili havis por fari Z; havi ion, nenion kontraŭ iu Z; mi havas nenion gravan por diri Z; vi havos antaŭ vi gravan taskon Z; vi havas antaŭ vi longan vojon Z; vi havos sur vi grandan respondecon Z; nun mi havas, per kio malaltigi vian fierecon Z; mi havos, kion respondi al mia insultanto Z; jen vi havas! Z (sk. ion por zorgi, ion, kio trafas vin).
havo
1 La fakto, ke oni havas ion.
2 Havaĵo: cent kisojn! li diris, aŭ ĉiu el ni konservos sian havon Z; ju pli da havo, des pli da pravo Z; pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo Z; malpli da havo, malpli da zorgoj Z; la tutan havon de sia domo li fordonas X; kun sia tuta domo k havo Z; li antaŭvidis la ruinon de sia havo Z.
havado. Longedaŭra tenado en posedo, dispono ks: tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro k de saĝo Z.
havaĵo. Tio, kion oni havas, propraĵo: kial malpiuloj akiras grandan havaĵon? X; forportu vian pakaĵon k havaĵon! Z; ĉiun havaĵon vendis avarulo K; li pakis sian malgrandan havaĵon Z; hereda havaĵo. ☞ posedaĵo, proprieto.
havebla. Tia, ke oni povas ĝin ricevi, ekhavi: La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj Z.
havigi. Fari, ke iu aŭ io, ricevu (ion): havigi al infano ludilon, al konato bonan situacion; havigi al si monon, plezuron, libron per agento; al vi mi havigos la eblon tion fari Z; pri la ĝojo mi diris: kion ĝi havigas? X; mi bonege aspektas, pensis la lino, k havigos belegan pecon da tolo Z. ☞ liveri, provizi, alporti.
havinda. Tia, ke oni deziras ĝin havi: via krono […] por mi ne estas havinda Z.
ekhavi. Subite havi, komenci havi.
★enhavi. Havi en si: la vorto «ĝi» enhavas en si ion malaltigan Z; la tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir B; la vino enhavis en si ian malklaraĵon Z; viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn X; la preĝejo povas enhavi mil personojn B; la gramatiko estas jam enhavata en la vortaro mem Z; la solvo de la tria demando estas enhavata en la solvo de la demando dua Z. ☞ ampleksi, enfermi, enkalkuli, enteni, envolvi.
enhavo
1 Tio, kio estas enhavata: la enhavo ne povas esti pli granda, ol la enhavantaĵo; tabelo de enhavo; la enhavo de la libro ne egalvaloras ĝian prezenton; mineralo kun granda enhavo je kupro.
2 Φ La tuto de la signoj enhavataj en unu nocio: ju malpli granda estas la enhavo de nocio, des pli granda estas ĝia amplekso. ☞ amplekso.
enhaveco Z. Kvanto da materio, kiun povas enhavi ujo; kapacito: enhaveco de botelo, de lavomaŝino. ☞ volumeno; ➞ tonelo.
kunhavi. Posedi komune: kunhavi opinion Z.
malhavi. Ne havi ion, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas: tiajn superfluaĵojn la saĝulo facile malhavas; la Fundamenton neniu vera E-isto povas malhavi; mi volonte pruntus vian aŭton, sed ĉu vi povus malhavi ĝin ĉi-matene?; ke mi malhavu vin, ne eble!. ☞ domaĝi.
nehavi. Ne posedi: de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos Z.
nehavo, nehavado. Stato de iu, kiu ne havas: kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas Z; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado Z.
nehavebla. Tia, ke oni ne povas ĝin ricevi: la unua eldono estas nun nehavebla.
nemalhavebla. Tia, ke oni ne povas ĝin malhavi: nemalhavebla kompletigaĵo.
senhava. Ne havanta la necesaĵojn: de babilado venas nur senhaveco X; defendi senhavulon k malriĉulon X; li estas absoluta senhavulo Z. ☞ mizerulo, nudulo.
senenhava. Malplena je ĉio grava, valora, solida: ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn? X; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava Z; senenhava argumento; kial do vi parolas senenhavaĵon? X. ☞ fantazia, vanta, senesenca, sensenca, sensignifa.
senhavigi. Senigi iun je lia havaĵo.
surhavi. Porti sur si: surhavi ĉapelon, veston; la koverto surhavis multajn poŝtmarkojn; nia domo surhavas ardezan tegmenton.
bonhava
1 Posedanta sufiĉan monon por vivi komforte: la bonhava farunkomercisto Z; iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo Z; ŝi per prudenta ŝparemeco faris lin homo bonhava Z.
2 Montranta, ke iu estas sufiĉe riĉa, por komforte vivi: vasta k bonhava loĝejo Z.
bonhavo
1 £ La sumo, kiu restas kredite ĉe ies konto: via bonhavo ĉe mi estas nun 30 rubloj.
2 Bonhaveco.
bonhaveco. Stato de tiu, kiu estas bonhava: vestoj montrantaj bonhavecon Z; ĉio atestis pri bonhaveco k bona gusto Z; la interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon Z; konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu X; viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto Z. Rim. hav estas uzata suf-e kun la senco «provizita per»: flugilhava besto, truhava vesto, ŝelhava, vosthava, mank(o)hava. ☞ plena, riĉa.