← Reen al M

PIV · 10472

★mizer/o

mizer/o. Stato, inda je kompato pro ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo: la fortoj kreskas en la mizero Z; ĉio ja finiĝas, ankaŭ la mizero Z; tiel helpu min Dio en mizero! Z; instruas mizero manĝi panon sen butero Z; el la mizero oni devas fari virton Z (rezignacie akcepti tion, kion oni ne povas forigi); fremda mizero ne estas sufero Z; ĉiu havas sian kaŝitan mizeron Z.  nigra.
mizera
Kompatinda pro sia malriĉeco aŭ malfeliĉo: kiel la plej mizera taglaboristo Z; la mizera vivo de la siberiaj lepruloj; (subst-e) ne insultu mizeran, ne moku malliberan Z; mizere ĝi falis sur la teron Z.
Fizike malbona, malbonstata: al mi naŭzas la mizera nutraĵo; metu ĉi tiun en malliberejon k nutru lin per mizera pano k mizera akvo! X; mizera ĉerko Z; tie mizeraj arboj vegetas; ludi mizeran rolon Z ( hunda); mieno fiera al ludo mizera Z (blufi ĉe malbonaj kartoj).
Morale malbona, malŝatinda: mizeraj friponoj Z; se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (pistolo) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo […] Z; mizera kalumnio Z.
mizeri (ntr) Esti en mizero: (f) kiam sako mizeras (estas senmona), amo malaperas Z.
mizerulo. Homo mizera: mizerulino! eĉ ĉemizon ŝi ne havas! B.