PIV 2020 · 6255
★hund/o
★hund/o ♉ Mamulo (Canis lupus familiaris) el la g. kaniso, subordo de rabobestoj, tre inteligenta k fidela, k tial uzata kiel dombesto, ĉefe por gardado k ĉe ĉasado; multaj rasoj: libera, ĉenita Z hundo; ellasi la hundojn; hundo bojas, jelpas, hojlas, hurlas; hundo gardanta du pordojn restos malsata (oni ne povas servi du mastrojn samtempe); bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno (oni rajtas kritiki eĉ tiujn, kiuj opinias sin nekritikendaj); oni lin konas kiel makulharan hundon Z (➞ lupo); hundo bonrasa estas bona por ĉaso Z (oni havas la kvalitojn aŭ la mankojn de siaj parencoj aŭ avoj); mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj Z (malpaculon ĉiu batas); bojanta hundo ne mordas Z (kiu multe minacas, ne estas la plej danĝera); ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan Z (same); por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia Z (oni ĉiam trovas pretekston por malutili malamaton).
Hundo 🔭 Kn de du konstelacioj:
Granda Hundo. Aŭstrala konstelacio (Canis major), entenanta Siriuson: antaŭ 2500 j, la leviĝo de Granda Hundo ĵus antaŭ tiu de Suno, indikis aperon de la plej varmaj tagoj; hundaj tagoj (tre varmaj).
Malgranda Hundo. Boreala konstelacio (Canis minor), entenanta Procionon.
hunda. Rilata al hundo: hunda raso; hunda fideleco; (f) hunda vivo Z (mizera).
hundaĉo. Malbela hundo.
hundaĵo 🍴 Preparita hundoviando.
hundaro. La tuto de hundoj, tenata en unu loko aŭ por unu celo: doma hundaro Z; hundaro de cervoĉasisto.
hundejo. Ĉirkaŭfermita loko, stalo, en kiu oni tenas hundojn: (f) dando el la reĝa hundejo Z.
hundeto. Malgranda hundo.
hundido. Juna hundo.
hundino. Ino de hundo.
hundujo. Dometo, en kiu oni tenas gardohundon dumtage.
virhundo. Virseksa hundo.
ĉashundo. Hundo, dresita por ĉaso.
ĉenhundo Z. Hundo, dresita por gardi ekstere domon.
danhundo 🌾 Granda hundo kun nigraj makuloj.
fajrohundo. Feraj stangoj, prezentantaj ordinare kapojn de hundo aŭ aliaj bestoj ĉe la ekstremaĵo, k servantaj por teni la ŝtipojn amase en fajrujo.
gardohundo. Hundo, dresita por gardi.
halthundo. Ĉashundo, dresita por halti, tuj kiam ĝi elflaras ĉasotaĵon.
korthundo Z. Gardohundo, tenata en domkorto.
leporhundo 🌾 Raso de grandaj, rapidkuraj, gracie maldikaj hundoj kapablaj kapti leporojn: leporhundo angla (Sin. grejhundo), rusa (Sin. barzojo), araba (Sin. slugio). Sin. levrelo.
luphundo. Hundo, pli-malpli aspektanta kiel lupo k dresita speciale por gardado aŭ policaj taskoj.
marhundo
1 Vulgara nomo de foko.
2 (f) Hardita maljuna ŝipano.
melhundo 🌾 Vertago.
sanghundo. Halthundo kun mallongaj haroj.
ŝafhundo. Hundo, dresita por gardi ŝafojn.
spurhundo
1 Granda ĉashundo, per kiu ĉashelpanto eltrovas la vojon de ĉasotaĵo.
2 (f) Detektivo.
terhundo. Speco de dogo, dresita por ĉasi la bestojn, kiuj loĝas sub tero.
vulpohundo. Ĉashundo, dresita por la vulpoĉaso.