← Reen al L

PIV 2020 · 9641

★lup/o

lup/o Sovaĝa rabobesto (Canis lupus lupus) el la g. kaniso, similanta altkruran hundon k vivanta en arbaroj: lupo hurlas, ululas; lupo el la stepo ilin prirabos X; (f) ne elvoku lupon el la arbaro Z; gardu vin kontraŭ tiuj lupoj, kiuj metis sur sin felon de ŝafido! Z (por vin trompi); oni lin konas kiel blankan lupon Z (li estas konata de ĉiuj); lupfantomo.
lupa
Rilata al lupo.
Kruela, kiel konduto de lupo.
lupino. Ino de lupo: la lupino, kiu mamnutris Remon k Romulon.
prerilupo. Kojoto.