PIV 2020 · 4308
★fantom/o
★fantom/o
1 Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton: tio estis la fantomo de lia mortinta edzino Z; ne kredas li pri la fantom’ terura, kiun ni vidis Z; vian patron mi konis – la fantom’ al li similis Z; la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo! N; nin ne timigas la noktaj fantomoj Z. ☞ apero, ombro, spirito, vizio.
2 Bildo sen realeco, nura ŝajno: tra la aero flugas misteraj fantomoj, ili estas imagoj de tempo estonta Z; li estas senpova fantomo de reĝo; postkuri la fantomon de la gloro; sonĝa fantomo Z; tio (provoj de L.I.) estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj Z.
3 ♠ En briĝo, tiu el la kvar ludantoj, kiu elmontras siajn kartojn sur la tablo.
fantoma. Rilata al fantomo: fantoma apero, rakonto; (f) fantoma cirkvito, lineo.
fantome. Kiel fantomo: ŝiaj amikoj, kiuj kun kadavraj vizaĝoj fantome preterkuras laŭlonge de Rejno Z; lia pala vizaĝo, kiun la luno fantome prilumis Z.
fantomi (ntr) Aperi kiel aŭ kvazaŭ fantomo: (f) jam de dek jaroj la sennaciismo fantomas en la vicoj de l’ laborista E-a movado L. ☞ hanti.
lupfantomo Z. Sorĉisto, kiun oni kredis kapabla aliformiĝi en lupon.