PIV · 16691
vizi⁶o
vizi6o
1 ⚕ Vidosensa halucino: (f) mi estis tiel malsata, ke mi havis viziojn de sukplenaj bifstekoj k frititaj terpomoj.
2 Θ Objekto aŭ sceno, kiun dia revelacio vidigas al profeto: la Eternulo diris al Abram en vizio jene X; en tiu tempo ne aperadis ofte profetaj vizioj X; ili profetas al vi viziojn mensogajn X; vizio de Jesaja, kiun li vidis pri Judujo X.
vizii (tr) Vidi en vizio: la deliranto viziis musojn grimpi sur lin; profetaĵo, kiun viziis Jesaja X.
viziulo. Homo, kiu havas viziojn.