← Reen al H

PIV · 5654

halucin/o

halucin/o Erara percepto de sensaĵo, dum ekzistas nenia ekstera objekto kapabla ĝin produkti: halucinojn povas estigi forta febro; kolektiva halucino (ĉe homamaso).
halucina. Rilata al halucino: halucina deliro, teruro; (f) halucina filmo (tia, ke ĝi povus estigi halucinojn).
halucini (tr) Senserarigi, kaŭzante halucinojn: halucinato (malsanulo sentanta halucinojn).
haluciniĝi. Percepti halucinojn: oni demandas sin, ĉu Hamleto estas haluciniĝinto.
halucinozo. Psika perturbo, karakterizata de multoblaj halucinoj, ofte kritikataj de la paciento, ofte sen deliro. Sin. halucina deliro.