← Reen al D

PIV · 2933

★delir/i

delir/i (ntr) Esti en stato de nedaŭra psika malordo, kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco, k karakterizata de halucinaj imagoj k nekonsekvencaj senkonsciaj paroloj: febro igas lin deliri; (f) eĉ monstron admiras, kiu ame deliras Z.
deliro. Stato de deliranto: akuta, daŭra, egocentra, neada, persekuta, sistema deliro; alkohola trema deliro; halucina deliro (Sin. halucinozo); (f) poezia deliro. ebrio, ekstazo, frenezo, paroksismo, pasio.
delira. Rilata al deliro: por parolo delira ne ekzistas rediro Z.
deliraĵo. Senordaj, nekonsekvencaj paroloj, similaj al tiuj de iu, kiu deliras pro febro: tiu artikolo estas nur deliraĵo.