← Reen al E

PIV · 3493

ebri¹a

ebri1a
Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo k muskoloj ne plu normale funkcias: morte ebria Z; salti gracie, kiel urso ebria Z; kiel longe vi restos ebria? Forigu vian vinon el vi X; ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo! N. drinki, malsobra.  vaporo, glaso.
(f) Konfuzata de pasio aŭ granda emocio: ebria de ĝojo B, de feliĉo Z; de kolero G; mi vidis la virinon ebria de la sango de la martiroj N.
ebrio. Stato, kaŭzata de troa trinko de alkoholaĵo: vera opinio montriĝas en ebrio Z.
ebrieco. Stato de iu ebria:
ebrieco pasas post dormo Z; mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando X;
(f) ebrieco de amo Z; kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Z. deliro, frenezo.
ebriigi. Fari iun ebria: David invitis lin k ebriigis lin X; ni ebriigu nian patron per vino k ni kuŝu kun li X; (f) lin ebriigis la sukceso B.
ebriigaĵo. Alkoholaĵo: ve al tiuj, kiuj estas bravuloj, por miksi ebriigaĵojn! X.
ebriiĝi. Iĝi ebria: kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto N; (f) ili ebriiĝos de sia propra sango Z. drinki.
ebriulo. Homo ebria: por ebriulo ne ekzistas danĝero Z; ili erarigis Egiptujon, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante X; mizerulino k ebriulino, sed ne de vino! X.
malebriiĝi. Ĉesi esti ebria; reakiri sanan cerbon.
postebrio. Kapdoloro, okazanta post la ebrio.