← Reen al A

PIV · 536

alkohol¹o

alkohol1o
Organika substanco kun hidroksio (-OH). ol/.
👥 Likvo, akirita per distilado de fermentintaj sukerhavaj substancoj, kiel greno, vinberoj ktp. Sin. etanolo.
pentila alkoholo. Pentanolo.
alkoholaĵo. Trinkaĵo, enhavanta pli aŭ malpli da alkoholo 2; brando. drinkaĵo, ebriigaĵo.
alkoholato Metala salo de alkoholo 1.  alkoholat/o.
alkoholi (tr) Aldoni alkoholon al io: delikate alkoholita kremaĵo, kuko.
alkoholemio. Ĉeesto de etila alkoholo (etanolo) en la sango: la tolereco al etila alkoholo tre diversas laŭ la individuoj: ĝenerale, de 1 ĝis 2,5 ‰ ĝi estigas eŭforian aŭ ekscitan staton; ekde 2,5 ‰ aperas narkoza stato; komato estiĝas ĉ. 4 aŭ 5 ‰; risko de vojakcidento jam ekzistas kun alkoholemio je 0,3 ‰.
alkoholismo Stato, konsiderata malsano, karakterizata de troa alkoholtrinkado, de malkapablo ĉesigi ĝin k de ĝiaj psikaj, korpaj k sociaj konsekvencoj.
alkoholometro. Mezurilo por taksi la enhavon je alkoholo.
brulalkoholo. Kolorigita, denaturigita alkoholo, servanta por hejti k boligi.
tioalkoholo Tiolo.