← Reen al D

PIV · 3416

★drink/i

drink/i
(ntr) Plezurcele trinki alkoholaĵojn en nemodera kvanto: drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn Z; drinki kiel funelo Z; li drinkis ĝis ebrieco Z; li tiom multe drinkis, ke oni ne povas stari longe apud li Z; ili knabinon vendis pro vino k drinkis X; drinkinte, homo ĉion elportas eksteren Z.
(tr) (vs aŭ ŝerce) Trinki plezurcele k multe: ili abunde […] drinkis alkoholaĵojn PM; tiu abstinulo obstine drinkas mineralan akvon.
drinkado. Agado de drinkanto: drinkado de brando Z; perioda daŭra drinkado Z; abomeninda fariĝis ilia drinkado X.
drinkaĵo. Alkohola trinkaĵo: ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo X; pastro k profeto vagas pro drinkaĵo X. ebriigaĵo.
drinkejo. Loko, kie oni trinkas alkoholaĵojn: en la stratoj estas kvazaŭ drinkejo, malpureco! Z; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj Z; la dikventra drinkejmastro servos al vi per plena glaso.
drinkigi. Fari, ke iu drinku: mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis Z.
drinkulo. Tiu, kiu kutime drinkas: ne pekas drinkulo, pekas ebriulo Z.
fordrinki (tr) Perdi per drinkado: fordrinki sian monon, sian tutan havon Z, sian ĉagrenon.
postdrinka. Okazanta post drinkado: postdrinka kapdoloro Z.
stardrinkejo. Drinkejo, kie oni drinkas starante ĉe la bufedo.