PIV 2026 · Artikolo 3417

driopterido

Litero D

driopterido BOTA preskaŭ tutmonda filiko kunplume kunmetaj folioj portantaj rondajn sorojn; ĝi ĝenerale havas grandan malrapide rampantan radikaron, kiu formas kronon kun ringo de frondoj; iuj specioj estas orname kultivataj. genro Dryopteris ➞ driopteridaco.
driopteridaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas driopterido. membro de la familio Dryopteridaceae (driopteridacoj)