← Reen al F

PIV · 4490

★filik/o

filik/o 🍁 Plurjara herbo aŭ arbo, ĝenerale kun rizomo, kun folioj junstadie spirale envolviĝaj, kies malsupra flanko maturstadie portas dehiskemajn sporujojn ariĝintajn en sorojn k kies limboripoj disbranĉiĝas.
filikoj. Filikopsidoj.
filikopsidoj. Klaso (Filicopsida) el la filumo pteridofitoj, ampleksanta ĉiujn filikojn.
aglofiliko. Pteridio.
arbofilikoj. Tropikaj arbecaj filikoj (ĝis 20 m altaj) precipe el la montaj arbaroj.
harfiliko. Adianto.
reĝfiliko. Reĝa osmundo.
vezikfiliko. Cistopterido.