← Reen al P

PIV · 12368

platiceri/o

platiceri/o 🍁 G. (Platycerium el polipodiacoj) de epifitaj filikoj kun duformaj folioj, unuj rondaj, fiksaj k nutraj, finevolue bruniĝantaj k putrantaj, ariĝintaj en rozeton, el kies centro elkreskas la aliaj, plate kornoformaj, pli-malpli regule disbranĉiĝantaj, nutraj k reproduktiĝaj, portantaj neklarlimajn sorojn; 17 sp-oj el la tropikaj arbaroj de Oceanio, Malajzio, Afriko k Ameriko, pluraj pororname kultivataj, i.a. hejme, ekz. P. bifurcatum el Oceanio, populare nomata «alka korno».