PIV · 12367
platform/o
platform/o
1 Plialtigita ebena maso el teraĵoj, roko, cemento ks, sur kiu oni starigas baterion de kanonoj.
2 Plata ebena parto de ŝipkonstruaĵo, sur kiu oni starigas la kanonturetojn, aŭ sur kiu oni aranĝas alteriĝan areon.
3 Plata parto de vagono, aŭtobuso aŭ tramveturilo, kie la pasaĝeroj restas stare.
4 Deklaraĵo, prezentanta la politikan programon de partio, okaze de balotado.