PIV 2026 · Artikolo 7088
2kajo
Derivaĵoj en la artikolo 4
2 kajo
1 FERV alta surfaco konstruita apud trako ② 1, kie pasaĝeroj envagoniĝas kaj elvagoniĝas: nia trajno foriros de kajo 3 Sin. pasaĝerkajo.
2 laŭlonge de rivero aŭ ĉe marbordo longa teraltaĵo firmigita per muro kaj uzata kiel strato aŭ loko por enŝipiĝi kaj elŝipiĝi: la ŝipo kuŝis ĉe la kajo promeni sur la kajoj de Sejno 2
ĝetokajo varfo.
kargadkajo alta veturebla surfaco konstruita apud trako aŭ ŝoseo por faciligi kargadon.
pasaĝerkajo FERV kajo 1.
surkaja troviĝanta sur kajo: surkaje liverebla varo