PIV · 15879
trak/o
① trak/o
2 🚂 Konstrukciaĵo, konsistanta el reloj, ŝpaloj k akcesoraĵoj, servanta kiel vojo k gvidilo por veturiloj: trako estas ĝenerale durela, pli malofte tri- aŭ kvar-rela; trakforko; trakokrucaĵo. ☞ ŝpuro.
3 ⏚ Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata: dutraka, kvartraka registro; 80-traka disketo; 📷 sontrako de filmo.
traka. Rilata al la trako: traka disniveligo ĉe vojflekso.
parkadtrako 🚂 Stacia trako, sur kiu oni provizore restigas vagonojn aŭ trakciilojn.
saktrako 🚂 Trako, ligita nur unuflanke kun alia trako.