PIV 2020 · 13322
★rel/o
★rel/o
1 Ⓣ Longa stango kun la sama difinita profilo laŭ sia tuta longo: L-forma (Sin. ortorelo), T-forma (☞ angulrelo), I-profila relo. ☞ lato.
2 🚂 Longa ŝtala stango kun adekvata profilo, kiu portas k gvidas veturilojn (ruliĝrelo): promenante apud la reloj de fervojo Z; kunvelditaj reloj; (f) ruliĝi kvazaŭ sur reloj B (iri tute glate); malgraŭ tio la vivo moviĝas ĉiam plu sur la samaj reloj. ☞ trako.
3 = kanelo (de ŝraŭbo).
4 𝅘𝅥𝅰 (pp piano) Ĉiu el la longaj nemoveblaj pecoj, kies longo egalas la larĝon de la piano.
relingo. Kurba ferpeco, kiu tenas la relojn k estas fiksita al la ŝpalo per ŝraŭboj.
kontraŭrelo 🚂 Gvidrelpeco kun kurbigitaj finaĵoj, fiksita vidalvide al frogo k frogalo, por sekure gvidi la eksteran radflanĝon de radakso, kiam la interna radflanĝo preterpasas la breĉon inter frogo k frogalo.
unurela 🚂 Havanta aŭ uzanta unu solan relon: unurela metroo.
angulrelo. Metala relo 1, kiu formas unu angulon (ortan aŭ ne) aŭ du ortojn. ☞ ortorelo.
apogrelo. Stango, fiksita laŭlonge de ŝtuparo ks, por sin apogi.
ĉefrelo ⏚ Dika relo el kupro aŭ aluminio, el kiu ĉiuj distribuaj konduktiloj disbranĉiĝas.
dentrelo 🚂 Relo kun dentoj, meze en dekliva trako: montara fervojlinio kun dentrelo.
gardrelo. Apogrelo, ĉe la rando de ponto, profundaĵo ks.
gvidrelo 🚂 Relo, servanta ne kiel vojo, sed sole kiel gvidilo por pli da sekureco aŭ stabileco, fiksita flanke de ruliĝrelo en distanco, por ke radflanĝoj trapasu.
kontaktrelo 🚂 Elektra konduktilo, konsistanta el metala relo lokita preskaŭ sur la sama nivelo kiel la ruliĝrelo de elektra fervojo (metroo) aŭ tramvojo.
manrelo. Apogrelo.
nadlorelo 🚂 Ĉiu el la du moveblaj pare aranĝitaj partoj de relkomutilo, el kiuj unu devas dense tuŝi fiksrelon per sia pinta finaĵo por gvidi la radflanĝon al la ĝusta direkto: fleksebla nadlorelo, nadlorelo osceda (duonpozicio de nadlorelo).
ortorelo. Metala relo 1, kiu formas orton. Sin. L-forma relo. ☞ angulrelo.
tramrelo 🚂 Kanelita relo uzata ĉefe en stratoj por tramvojoj.