← Reen al K

PIV · 7284

kanel/o

kanel/o Z
🏠 Longa rekta ornama sulko.
Helica sulketo, tajlita ĉe cilindro aŭ konuso, ekstere aŭ interne.
𝅘𝅥𝅰 Sulketo, spirale strekita surface de gramofondisko k destinita gvidi k vibrigi la nadlon aŭ safiron adaptitan al la diafragmo.
kaneli (tr)
🏠 Ornami per paralelaj kaneloj: kanelitaj kolonoj Z.
Provizi per helica kanelo stangon aŭ truon: kanelita pafiltubo (interne kanelita por rotaciigi la pafaĵon k sekve stabiligi ties trajektorion). ŝraŭbaĵi.
𝅘𝅥𝅰 Provizi per spirala kanelo diskon: fajne kanelita disko (por longedaŭra registrado).
kanelilo Ŝraŭbaĵilo.
mikrokanelo 𝅘𝅥𝅰 Treege fajna kanelo 3 en gramofondiskoj.
ŝraŭbkanelo Helica kanelo de ŝraŭbo, ŝtudo ks. Sin. ŝraŭbaĵo. ŝraŭbpaŝo.
ŝraŭbinkanelo. Helica kanelo de ŝraŭbingo, ŝraŭbino, juntmuflo ks.
ŝraŭbkanelilo. Ilo por fari ŝraŭbkanelon, aŭ viran (Sin. ŝraŭbigilo) aŭ inan (Sin. ŝraŭbinigilo).