← Reen al P

PIV · 11844

★paŝ/i

paŝ/i (ntr) Meti la piedojn alterne unu antaŭ alia, por sin transloki: rapide, sencele, takte paŝi; li maltime paŝis renkonte al ambaŭ Z; la knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn Z; ili paŝis for silente K; li paŝas rapide tien k reen Z; al la estrado en la mezo de la sinagogo malrapide paŝis la kantoro kun la sankta libro Z. iri, marŝi.
paŝo
Meto de unu piedo antaŭ la alia en la irado: kvazaŭ spiono el infero akompanus ĉiun mian paŝon Z; ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan Z; siajn paŝojn ĝi direktis inter pavojn K; ili iris per firmaj paŝoj al sia domo Z; ŝi malrapidigis siajn paŝojn Z; la cikonioj englutadis ĉe ĉiu tria paŝo unu ranon Z; (f) ni paŝo post paŝo […] atingos la celon Z.  paŝoŝanĝi, paŝ(o)teni, spuro.
Spaco trapasita per unu paŝo: la ĉambro estis 5 paŝojn longa B; ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo Z; inter mi k la morto estas nur unu paŝo Z; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Z; inter voli k fari estas grandega paŝo Z; kiel ni efektive vidas sur ĉiu paŝo Z (ĉie).
(f) Ago, per kiu oni progresas en entrepreno: li havas nenian ideon pri la malfacileco de sia entrepreno k baldaŭ retiros sin post la unuaj paŝoj Z; la entrepreno estos neebla, se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj Z; ni ne devus fari tiun ĉi paŝon nepreparite Z; retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo Z; fari falsan (misan) paŝon Z.
Distanco inter du homologaj punktoj de la kanelo de ŝraŭbo, mezurata paralele al la akso: helico kun variigebla paŝo; (analoge) paŝo de dentrado (distanco inter la pintoj de du dentoj); kanela paŝo; polusa paŝo (angula aŭ periferia distanco inter du sinsekvaj neŭtralaj linioj de elektra maŝino).
paŝadi. Daŭre, ofte paŝi: ŝi ankaŭ iam paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro Z; li diradis kelkajn flataĵojn k senzorge paŝadis for, ne atendante la efikon Z.
paŝado. Irado aŭ irmaniero: lian paŝadon mi rekonas.
paŝego. Tre granda paŝo.
paŝeti. Iri per mallongaj paŝoj.
alpaŝi (ntr)
Paŝi, proksimiĝante al iu, io: fine ŝi levis la kapon k alpaŝis al la mastrino de la loĝejo Z; S. (senbrue alpaŝante) Z.
(f) Komenci trakti ion, klopodi pri io: alpaŝi al alia demando, al la elekto Z, al la realigado de la projekto Z.
antaŭpaŝi. Paŝi, por antaŭiri al iu.
antaŭpaŝo. Paŝo antaŭen, progreseto.
ekpaŝi. Komenci, intenci paŝi: kiu levis la piedon, devas ekpaŝi Z; ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj X.
elpaŝi, elpaŝadi
Eliri el la vico, antaŭeniri: kvar volontuloj elpaŝis.
Iniciati iun interrompantan diron aŭ faron: kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia «sed» Z.
Publike iniciati aŭ deklari: malkuraĝe elpaŝi Z; Z. devis promesi al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro, antaŭ ol li finos la studadon en la universitato; li sciigis min, ke, se mi ne elpaŝos kun radikalaj reformoj, li ĉesos eldonadi la gazeton Z; la deputito elpaŝis kontraŭ militismo; la pastroj elpaŝis kontraŭ la dancoj; tiu panegiro ne estas deklamado nek polemika elpaŝo; ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj de tiu ideo kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj? Z. eliri.
enpaŝi. Paŝi, enirante: li enpaŝis en la boaton.
mispaŝo. Nekonvena, maltrafa paŝo, aŭ (f) misfaro. misago.
preterpaŝi (tr) Preteriri, paŝante: li preterpaŝis la falintan homon.
retropaŝi. Paŝi dorsdirekte, ne turninte la korpon: li retropaŝis du paŝojn, por pli bone enfokusigi la scenon.
surpaŝi (tr) Treti.
transpaŝi (tr)
Iri pli malproksime, ol linio, limo ks: pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon Z; Li donis sian leĝon al la maro, por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn X; ne transpaŝebla baro.
(f) Ne respekti, ne observi ian limigon, malpermeson ks: transpaŝi la moderecon; tiuj provoj ankoraŭ ne transpaŝis la komencan stadion; la ambicio, kiu igas la virinojn transpaŝi la limojn destinitajn al ili de la naturo Z.
anserpaŝi (ntr) Iri laŭ la anserpaŝo.
anserpaŝo. Parada paŝo, en kiu oni ne fleksas la genuojn, uzata en la germana armeo k armeoj germane dresitaj.
dancopaŝo. Ĉiu el la apartaj turniĝoj aŭ krurmovoj en danco.
sturmopaŝe. Per tre rapida paŝo, kiel de sturmantoj.
ŝraŭbpaŝo, ŝraŭbaĵpaŝo La distanco, kiun ŝraŭbo antaŭeniras en unu turno.