PIV 2020 · 6712
★ir/i
★ir/i (principe ntr)
1 (iu) Moviĝi per la tiucelaj membroj, piedoj, flugiloj, naĝiloj: iri etpaŝe, galope; la hundo iris lamete; kiu iras trankvile, iras facile Z; iri sur la strato, laŭ la rivero, kun amikoj; kiu iras? Z (militgarda demando); iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro Z; malbone veturi estas tamen pli bone, ol bone iri Z; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras Z; k la cikonioj iris suden Z; (tr) iri longan vojon Z; multe irata strato. ☞ paŝi, kuri.
2 (iu) Moviĝi direkte al iu aŭ io: al bona ĉasisto iras mem la besto Z; mi venas de la avo k mi iras al la onklo Z; iri al la kuracisto; iri en la ĝardenon Z, al la fonto Z, en la liton Z, en la preĝejon Z; ni iris en diversajn flankojn Z; estas tempo iri domen Z; mi iris dekstren Z; iri tien k reen Z; iri supren k malsupren Z; (tr) kiun vojon li iris? Z; plena konscio pri la irota vojo Z.
3 (iu) Moviĝi malproksimen de iu aŭ io: nun, mi devas jam iri Z; sed iru k inter amikoj elektu la plej saĝajn Z; k nun, sinjoroj, ni iru! Z; iru en paco! Z; lasi iun libere iri Z; iru, iru, vi ne estas plu Moor! Z; iru for kun via absurdaĵo! Z.
4 (iu) Moviĝi helpe de besto, de maŝino ktp: iri al la kongreso per aŭto, fervojo, aviadilo; iri sur la maro Z. ☞ flugi, rajdi, veturi.
5 (iu) (f) Direkti sin al ia celo: iri ĉerpi akvon Z; iri dormi Z, gliti Z; iri al vivo X, al sia morto X; iri al la venko; iri laŭ la vojo de la prudento X; ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras Z; li iris ĝis tio ke […]; li finu la gimnazion k iru el tie ĉiam pluen k pluen Z. ☞ konduti.
6 (io) Moviĝi de unu loko al alia: tra la fenestro la vaporo iras sur la korton Z; tiu letero iros al Ameriko Z; de li iras tia odoro! Z; ne iru fadeno antaŭ kudrilo Z; dum tiuj pensoj iris tra ŝia kapo Z; vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros Z; el interne de la nubo iris tre hela flamo X; pieco, konscienco, iru ĉio al la diabloj! Z; (analoge k f) de tie iras du ŝoseoj al la haveno B; la muro iras de la domo ĝis la lago; la koridoro iris al la kuirejo. ☞ etendiĝi, konduki.
7 (io) Funkcii per interna movo: horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto Z; la maŝino iras tro rapide.
8 (io) Disvolviĝi, evolui, progresi iel: la afero iras bone Z, malbone Z; tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro Z; la afero ne volis iri bone Z; la afero ne iras glate Z; iri laŭ deziro Z, en ordo Z; mi jam provos, kiel ajn ĝi iros Z; tio ne iras tiel rapide Z; sen mensoga rekomendo ne iros la vendo Z; kiel iras via komercaĵo? Z.
iro. Unu movo en ia direkto: la iro de la piŝto; iro k reveno; rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo Z; ni ne povas tie ĉi analizi tiun iron de la pensoj Z; unua paŝo iron direktas Z; post pli ol dek senrezultaj iroj al la oficejo […] Z; iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito Z.
★iradi. Kutime aŭ konstante iri: iradi ofte en la teatron Z; la fratoj iradis en la lernejon Z; sur via ventro vi irados k teron vi manĝados X; la tuta Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis k venadis antaŭ ili X; ni irados al nia celo Z; la fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli k pli potence Z.
irado
1 La ago, per kiu iu, io iradas: kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata X; Nineve havis la grandecon de tri tagoj da irado X; estis la komenco de la irado el Babel X; la irado al Budapeŝto per Danubo estas ĉarma k ripoziga; certigi la bonan iradon de la motoro; ŝi kontrolas la iradon de la aferoj en sia domo X; la irado de la mondo Z.
2 La maniero, kiel iu, io iradas: gracia, leĝera, flirtanta irado.
irebla. Tia, ke oni povas iri sur ĝi: irebla vojo; sekurigi la ireblecon de la ĉirkaŭurbaj vojoj.
irejo. Ĉia loko aŭ vojo, laŭ kiu oni povas iri: sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco X. ☞ koridoro, pado, komunikejo, pasejo, promenejo, vojstreko.
irigi
1 Fari, ke iu aŭ io moviĝu de unu loko al alia: por kio li irigis min en tiun landon? X; mi irigos vin sur rekta vojstreko X; irigi veturilon; la motoro irigas la aŭtomobilon.
2 Fari, ke io funkciu: irigi motoron; la rivero irigas la muelilon; mi ne povas irigi tiun horloĝon.
3 Ebligi, ke iu aŭ io iru: tiu vojo irigas al la urbo.
★iriloj. Longaj stangoj provizitaj per altefiksita piedapoga hoko, kiujn oni uzas por marŝi k trapasi marĉojn, starante alte super la tero. Sin. stilzoj.
irpova. Kapabla iri: irpovaj invalidoj.
iro-reiro. Tuto de la du sinsekvaj movoj per kiuj iu aŭ io revenas al la deirpunkto: fervoja bileto por iro-reiro; iro-reiro de piŝto.
aliri
1 Moviĝi, por atingi iun aŭ ion: al tiu tombo aliris unu virino Z; ŝi aliris pli proksime Z; ili aliris, por elrompi la pordon X; kiu kuraĝe aliras, facile akiras Z; vi aliros matene laŭ viaj triboj X; li aliras al la ruina kastelo k frapas Z; Ĥlestakov, alirante al la fenestro Z; (f) oni povas diversmaniere aliri al la problemo; li alirigis la tribon X. ☞ alpaŝi, alproksimiĝi, ataki, viziti.
2 (tr) 💻 Depreni aŭ almeti datenon ĉe memorilo ks: aliri diskon, memorilon; aliri datenbankon per komputila reto. Sin. atingi 5.
aliro. Ago de iu, io aliranta: lasi liberan aliron al la ĝardeno Z; havi, bari aliron; (f) nova aliro al edukado; 💻 diskaliro; alirtempo de memorilo; ajnvica, laŭvica aliro.
alirebla. Tia, ke oni povas aliri al tiu: alirebla regiono, monto; lia oficejo estis ĉiam alirebla por ĉiuj; ne facile alirebla eminentulo; (f) via koro ĉiam estis nealirebla por amo Z.
alirejo. Vojo por aliri.
antaŭiri (tr)
1 Iri antaŭ iu aŭ io: la avangardo antaŭiras la armeon B; jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin N; la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu N. Rim. En tiu loka senco, Z. ĉiam uzas «iri antaŭ».
2 Ekzisti, okazi antaŭ iu aŭ io: preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda Z; venis la konata ekscito, kiu ordinare antaŭiris la misteran murmureton B; tiu sendu la koston de l’ venonta kajero tuj post la ricevo de l’ antaŭiranta Z; ĝi estis konstruita sur sablo, kiel la sistemoj de ĉiuj antaŭirantoj Z. ☞ anticipi.
antaŭeniri (ntr) Iri, celante antaŭen; (f) progresi: ni devas ĉiam antaŭeniri ne timante la malhelpojn; antaŭenira metodo, reformisto.
ĉirkaŭiri (tr)
1 Moviĝi ĉirkaŭ iu aŭ io, farante rondan linion: la belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris Z. ☞ rondiri.
2 Fari kurban vojon ĉirkaŭ io, por ĝin eviti: Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto al la Ruĝa Maro X; fari ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo Z.
3 ⚔ Pasi flanke de obstaklo, pozicio ks, por povi poste ĝin ataki de malantaŭe.
deiri (ntr) Iri, malproksimiĝante de loko: Sisera deiris de la ĉaro k forkuris piede X; de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos X; la trajno deiras de Romo je la 8a; (f) deirante de tiu ĉi principo, ni trovos […]. ☞ derivi.
deirpunkto. Tiu punkto, de kiu oni deiras: la deirpunkto de la ekskurso, de eksperimento, de rezono.
★disiri (ntr) Iri en diversajn flankojn: ĉiuj infanoj jam longe disiris el la gimnazio hejmen Z; disiru, sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesite Z; tie la vojo disiras en kvar direktoj.
ekiri. Komenci iri: ŝi ekiris en la direkto al la preĝejo Z; la motoro ekiras facile; la afero bone ekiras Z.
ekiro
2 Ⓣ La procedo, laŭ kiu maŝino pasas de la ripoza stato al la norma rapido rotacia.
★eliri (ntr)
1 (iu) iri eksteren el iu loko, precipe el domo: «eliris, sed baldaŭ revenos» oni respondis Z; niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo Z; Jael eliris al ili renkonte X; eliris de apud li ĉiuj X; kiu rabi eliras, ofte nuda revenas Z; eliri el veturilo Z; ŝi vidis unu sinjorinon, kiu eliris el la arbaro Z; nuda mi eliris el la ventro de mia patrino X.
2 (io) Moviĝi eksteren de io: el la kaldrono eliras vaporo Z; vi frapos la rokon k eliros el ĝi akvo X; mia glavo eliros el sia ingo X; voĉo eliranta el la aperturo de la tubo Z; el ŝia buŝo eliris kelke da perloj Z; el la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras Z; ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo Z (nur projekto).
3 (iu) Pasi de malbona situacio al pli bona: virtulo eliras el mizero X; eliri sen frakaso el granda embaraso Z; eliri el malespero, el malsano, el maltrankvilo, el sklaveco; elirigi el la pereo X.
4 Aperi publike: mi estis ankoraŭ tro juna, por eliri publike kun mia laboro Z; la tuta verko eliros en formo de apartaj kajeroj Z; la unua lernolibro eliris en lingvo rusa Z; en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto N. ☞ elpaŝi.
5 Origini el, deveni de: eliros markoto el la trunko de Jiŝaj X; gardu vian koron, ĉar el ĝi eliras la vivo X; elirinte el la tribo de Jehuda X.
6 (io) Esti en direkto al, doni vidon al: la fenestro eliris sur korton Z; la ĉambro eliris sur kampon Z.
eliro
1 Ago de iu, io eliranta: la eliro de Hebreoj el Egiptujo; oni ne vidas eliron el tiu mizero B; nek eniro nek eliro Z; unu cirkonstanco igis min prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo Z.
2 = elirejo: husaroj gardas ĉiujn elirojn Z.
Eliro ב La dua libro de la Torao.
elirejo. Loko aŭ rimedo, per kiu oni eliras: domo kun du elirejoj; mapo de la elirejoj el Parizo.
★eniri (tr)
1 (iu en ion) iri internen de iu loko: eniri en ĉambron Z; el flamo sin eltiris, en fajron eniris Z; li eniris la aŭton M.
2 (iu al iu) iri internen de ies domo: tiuj, kiuj eniris al la reĝo ne vokite X; ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas X; Ŝimŝon iris en Gazan k vidis tie malĉastulinon k eniris al ŝi X.
3 (iu en ion, f) Troviĝi en novan situacion, medion, funkcion: eniri en la militon; eniri en societon Z; nova partio eniras […] la parlamenton M; eniri en la regnon de la ĉielo N.
4 (io en ion) Metiĝi internen de io: tra unu orelo eniras, tra la dua eliras Z; kiel glate la vino eniras (en gorĝon) X; glavo pendis en la glavingo ĉe lia lumbo k facile povis eliri k eniri X; (f) espero eniris en ŝian koron Z; eniri facile en la memoron Z; tiuj vortoj sukcesis eniri en la lingvon.
eniro
1 Ago de iu, kiu eniras: la eniro en la urbon X, tra la pordoj X; eniro malpermesita!.
2 = enirejo.
enirejo. Loko, tra kiu oni eniras: la enirejo estis obstrukcita de homamaso; ĉe la pordegaj enirejoj X; la enirejo al la palaco.
★foriri (ntr)
1 Iri for de iu loko: diris k foriris Z; foriris kun longa nazo Z; foriri el la haveno; foriri ĉerpi akvon; foriru de homo malsaĝa X; Kain foriris de antaŭ la Eternulo X; li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn X; (f) forpelu blasfemulon k foriros malpaco X.
2 (f) Morti: generacio foriras k generacio venas X; mi rapidis veni, por doni al la kara foririnto mian lastan saluton Z; la forirantoj en la tombon X.
foriro Z. Ago de iu foriranta.
laŭiri (tr) Iri laŭlonge de: laŭiri la riveron, la spurojn.
malsupreniri (tr) Iri en direkto al la malsupro de io: la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj X; Moseo malsupreniris de la monto al la popolo X; ili malsupreniris vivaj en Ŝeolon X; la knabo malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo; ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide Z; ni faros unu novan malsupreniron en la groton; dum lia malsuprenirado de la monto X. ☞ malleviĝi, descendi. ➞ sob.
neirebla. Tia, ke oni ne povas iri: la vojo estis preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo Z.
postiri (tr)
1 Iri post iu, io.
2 Veni, okazi post io: li postiris la lastajn reĝojn de la lando; tiu granda homo ne havis postirantojn.
preteriri (tr) Iri laŭlonge k flanke de io, k ĝin lasi post si: kiam mi preteriris antaŭ unu el tiuj barakoj, mi ekaŭdis […] Z; sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojn Z; rigardadi la preterirantojn.
preterirejo ⛗ Vojo, ebliganta preterveturi urbon, pasante ne tra, sed ĉirkaŭ ĝi.
reiri
1 Irinte, veni returne al la deira loko: Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko Z; ĝi volis reiri en la kaĝon Z; pli bone estas reiri ol perdi la vojon Z.
2 Iri denove, duafoje: mi reiros tien la venontan semajnon; iri k reiri.
reeniri. Eniri denove, duan fojon.
reniri (ark.) Prova formo anst. reiri 1: leporaro devas arbaron reniri G; ĉaspelantoj baras la reniron al la bestoj G.
retroiri (ntr) Iri dorsdirekte, turnite plu al la mala direkto: la ĉevalo retroiris kelkajn paŝojn; retroirigi aŭton, lokomotivon; 🔭 retroiro de planedo (moviĝo en direkto kontraŭa al ĝia ordinara direkto).
senelira. Tia, ke ne ekzistas eliro: situacio, kiu devas fariĝi ĉiam pli k pli senelira! Z.
senelirejo
1 Vojo fermita ĉe unu ekstremaĵo, sakstrato.
2 Situacio, el kiu ne estas eble sin tiri. ☞ dilemo, kaptilo, magia rondo.
subiri (ntr) Iri sub la horizonto: kiam la suno estis tuj subironta Z; la suno subiris sub la akvon Z; en la momento de la sunsubiro Z; de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro X.
supreniri (tr) Iri en direkto al la supro de io: la infano supreniris sur mallarĝan ŝtuparon Z; ŝi komencis malrapide supreniri sur la larĝa ŝtuparo Z; la bela Sara supreniris unu ŝtuparon k venis […] Z; vi ne supreniru sur la monton X; mi supreniros en la ĉielon X; k Moseo supreniris al Dio X; vi malhonoris mian liton per la supreniro X (sur ĝin); la suprenirado estis longa k peniga. ☞ ascendi, leviĝi. ➞ sor.
suriri. Iri alten sur ion: suriru sur la monton X; suriri tegmenton B; suriris sur ilin la spirito X; post du tagoj da surirado li atingis […] B.
★trairi (tr) Iri trae de io, de unu flanko al la alia: oni devas trairi la korton por eniri en la domon; muso trairis sur la planko; trairi riveron naĝante; trairinta ian distancon pluen Z; trairigante viajn infanojn tra fajro X; posedanto de kampo rajtas malpermesi la trairon; (f) la unuan fojon trairis ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj Z.
trairebla. Tia, ke oni povas ĝin trairi: trairebla torento, stepo; netrairebla dezerto; Ⓚ ĉe osmozo oni distingas traireblajn (Sin. tralasajn), duontraireblajn (Sin. duontralasajn) k netraireblajn (Sin. netralasajn) membranojn.
transiri (tr)
1 (iu) Moviĝi ĝis la alia flanko de io: kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi X; transiri tiun monton oni ne povis sen forta ŝvitado Z; ŝi ĵetis en la koton la panon, por transiri kun sekaj piedoj Z; transiri landlimon sen pasporto; mi transiris la Rubikonon (f, rezignis pri la eblo reiri); transirinta en alian mondon Z (f, mortinta); (f) lia senbrideco transiras ĉiujn limojn Z.
2 (iu) Pasi al alia partio, okupo ktp: multaj volapükistoj, kiuj malkaŝe transiris al E. Z; la Eternulo transiris al la konkuranto X; transiru ni al la aferoj Z; super tiuj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo Z; transiri de rido al larmoj.
3 (io) Pasi en alian situacion, kategorion, metafore translokiĝi: la tuta lando transiris en posedon de l’ venkinto Z; ŝia loko de naskiĝo transiris en la manojn de fremdaj homoj Z; la postrestaĵo transiris al parencoj Z; vortoj, kiuj transiras el unu lingvo en alian Z; la spirito de Elija transiris sur Eliŝan X.
4 Veni en alian staton, transformiĝi en: ŝi rimarkis, ke ĝia tono iom post iom transiris en la malklaran murmuradon de preĝo Z; la gardisto plene transiris en la personon k pensmanieron de la leŭtenanto Z.
5 = transiti.
transira
1 Nedaŭra, pasa, provizora, transita.
2 Λ Transitiva.
netransira. Netransitiva.
transiro. Ago de iu, io transiranta: transiro de vadejo; la dioj preparas skuantan transiron de ĝoj’ al doloro Z; transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas malfacila transiro Z.
transirebla. Tia, ke oni povas ĝin transiri: transirebla barilo; nek transnaĝeble, nek transireble Z.
transirejo. Loko, ĉe kiu oni povas transiri ion: rivera, fervoja transirejo; la transirejoj de Jordan X.
transirigi. Fari, ke iu transiru ion: kial vi transirigis ĉi tiun popolon trans Jordanon? X.
anasiri Z (ntr) Iri kiel la anasoj, balancante la korpon alterne sur ĉiu piedo: grandaj, anasirantaj araneoj Z.
★ĉieliro Θ Mirakla leviĝo de homo en la ĉielon: la ĉieliro de Romulo, de Elija, de Jesuo, de Mahometo; festo de la ĉieliro de Maria.
ĉieleniro = ĉieliro.
flankeniri (ntr) Iri flanken de io, iu: la anĝelo stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri nek dekstren, nek maldekstren X.
hejmeniro. La iro al la hejmo.
inversiri. Iri en la inversa direkto: inversiri laŭ rivero (t.e. al la fonto).
kontroliro Z. Iro de kontrolisto, vokto, noktogardisto ks, por certiĝi, ke ĉio estas en ordo k la ordonoj estas observataj. ➞ rundo.
krucmilitiro ♜ Militiro de kristanaj ekspedicioj, por rekonkeri la landon de Jesuo elde la islamanoj: la granda persekutado de la Hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj Z.
militiro ⚔ Milita ekspedicio: la bardo partoprenis en la militiro Z; la vikingo entreprenis militiron Z.
piediri. Iri piede: li piediris la tutan vojon; da homoj piedirantaj estis malpli Z; ne estas piediranto kolego al rajdanto Z. ➞ piedira zono.
randiri. Iri laŭ la rando de loko.
rondiri. Iri laŭ ronda linio, cirkle: mi vagadis sur la tero k rondiradis sur ĝi X; ĉe la granda horloĝo la montriloj rondiradis Z; la Rondiranto Z (gazeteto, kiu cirkulis inter malmultaj legantoj); la historio rondiris de kokinejo al kokinejo Z; la rondiro de la suno X. ➞ rundo.
savelirejo. Elirejo rezervita en okazo de danĝero: savelirejo en teatro, en aviadilo.
stilziri. Iri per stilzoj.
ŝipiri Z. Veturi per ŝipo: ŝipirebla rivero.
ŝteliri. Iri sin kaŝante, kvazaŭ ŝtelisto: venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo k pikas en kaŝiteco! Z.
vicirado. Defilado, parado.
vojiri. Iri laŭ vojo: kiam Moseo k la popolo Izrael vojiris al la promesita lando Z.
vojiro. Irado laŭ vojo: ĉu ili povas fari tian grandan vojiron? Z; li certe ĝojos, kiam li aŭdos, kiel malproksiman vojiron ŝi faris pro li Z; se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo X.
ekvojiri. Komenci vojiron: ili ekvojiris for de la monto vojon de tri tagoj X; de tie ili ekvojiris al Gudgod X.