PIV · 2997
deriv⁴i
deriv4i (tr)
1 Λ Devenigi vorton de alia: la vorton «dometo» oni derivas de «domo» per la suf. «et».
2 ∆ Fari la operacion de derivo: derivi laŭ x; konverĝan vicon de funkcioj oni rajtas vicere derivi nur sub severaj kondiĉoj.
3 ⏚ Aldoni paralelan branĉon al cirkvito: derivita kurento (kurento en paralela branĉo). ➞ Kirkhofo.
derivo ∆ Operacio, kiu al funkcio f asocias la funkcion ƒ ′, kies valoro ĉe x estas la limeso de la diferencokvocientoj (ƒ(x + h) − ƒ(x))/h, kiam h strebas nulen.
derivado
1 Ago de derivanto.
2 Ψ Transformo, kiun la edukado k socia vivo trudas al la primitivaj krudaj instinktoj.
derivaĵo
1 Λ Vorto derivita el de alia.
2 ∆ Rezulto de la operacio de derivo, do la funkcio ƒ′ aŭ ties valoro ĉe certa punkto: la derivaĵo mezuras la deklivecon de la funkcia grafo; unua, dua derivaĵo; parta derivaĵo (de funkcio kun pluraj variabloj, kiam nur unu el ili varias).
4 Ⓚ Substanco, kiu devenas de alia: anilino estas derivaĵo de benzeno.
derivilo
1 Λ Afikso.
2 ⏚ = derivaĵo.
malderivi ∆ Fari la operacion inversan al derivo.