PIV · 6634
integr/i
integr/i (tr)
1 Enigi en tutaĵon, kunigi erojn en tutaĵon.
2 ⚥ a) (pp ĉelo) Kununuigi mesaĝojn el diversaj ĉeloj aŭ organoj: neŭrono integras nervajn impulsojn de multaj sinapsoj. b) (pp nerva sistemo) Kunordigi diversajn organojn (ekz. muskolojn) per kununuigo de multaj k diversaj nervomesaĝoj: integranta rolo de la mjelo en paŝado.
3 ∆ Fari la operacion de integro: integri laŭ kurbo; serion oni rajtas ofte integri sumere.
integro, integrado
1 La ag(ad)o integri.
2 ∆ La operacio, kiu al funkcio f asocias la nombron ∫ fdx, interpreteblan kiel areon en la kazo de pozitiva funkcio de unu variablo: integrokalkulo; integrosigno; poparta, laŭfaktora integro (uzanta la formulon ∫ fdg = fg − ∫ gdf).
integra
1 Materie tute kompleta, el kiu oni forprenis nenian parton: integra kvanto, sumo, liveraĵo;
2 (pp faruno aŭ bakaĵo) Tutgrajna. ☞ totala.
3 🍁 (pp rando de organo) Sen ia ajn entranĉaĵo, lobo, krenelo, dento ktp: integra folio (kun rando integra). Sin. integraranda.
laŭlinia integraĵo ☐ Integraĵo laŭ kurbo.
integrebla. Tia, ke oni povas ĝin integri; posedanta integraĵon.
integreco. Eco de io integra: konservi la integrecon de la lando; la integreco de deponaĵo.
integriĝi. Iĝi integrita: oni devas antaŭ ĉio integriĝi al sia ĉirkaŭo.
integriĝo 🅢
1 Plifortiĝo de socia ligo inter membroj de grupo.
2 Proksimiĝo de kelkaj ŝtatoj por defendi komune siajn interesojn: Eŭropa integriĝo.
integrismo Θ Tendenco de tiuj, kiuj pro ligiteco al historie kondiĉitaj tradicioj, rifuzas ĉian evoluon de sia eklezio aŭ religia komunumo; ĝi povas inkludi la strebon subigi la socion al religiaj leĝoj.
integristo. Ano de integrismo.
statintegraĵo ☐ (pp kontinuaj distribuoj) Normiga faktoro de la probablodistribuo de fizika sistemo laŭ statistika ensemblo. ☞ statsumo.
integrato ∆ La funkcio sub la integrosigno.
malintegriĝo ☐ (pp atoma nukleo) Ĉiu transformiĝo de atoma nukleo, dum kiu la nukleo disrompiĝas, ekz. betamalintegriĝo aŭ fendado (de nukleoj).