← Reen al T

PIV · 15845

total/a

total/a. Ĉion ampleksanta, ĉioma: la totala nombro de la ĉeestantoj; la dekono de la totala produkto; totala eklipso; totala milito.
totale. Tute, senescepte.
totalo. La tuta kvanto: ili pereigis la totalon de la popolo.
totalismo Σ Politika sistemo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, k en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj: totalisma reĝimo.