PIV 2020 · 14994
★sum/o
★sum/o
1 ∆ La rezulto de adicio: 5 estas la sumo de 3 k 2; (f) la pensoj de Helga prezentis al ŝi tage k nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo Z; ĉi tio estis la magra sumo de ĉiuj liaj penoj; la sumo de la bonoj k malbonoj.
logika sumo = disjunkciaĵo.
2 Difinita kvanto de mono: ŝi donis al mia dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis Z; ĝi enskribu tiun sumon, kiel mian ŝuldon Z; pagado de grandaj sumoj Z; ronda sumo Z (sen decimaloj aŭ sen unuoj).
3 Titolo de verko, kiu pritraktas, pli-malpli detale, ĉiujn partojn de filozofio, scienco: la Sumo de Tomaso el Akvino; tiu libro estas vera sumo de la hodiaŭaj scioj pri la nukleo.
sume
1 Adiciante ĉion: tiom por la vojaĝo, tiom por la manĝo, tiom por la loĝado, sume 100 eŭroj ĉiutage.
2 Konsiderante ĉion: sume, li ne intencas veni; sume, unu piedbato sur la postaĵon estas pli klara. ☞ entute, totale.
sumero ∆ Termo de sumo.
sumigi. Adicii (pf): se oni sumigus ĉiujn mizerojn kaŭzitajn de la milito […].
sumilo, sumigilo
1 Ilo, kiu sumigas operaciojn, mezurojn ks: sumigilo de kalkulilo, de meteologia registrilo.
statsumo ☐ (pp diskretaj distribuoj) Normiga faktoro de la probablodistribuo de fizika sistemo laŭ statistika ensemblo. ☞ statintegraĵo. ➞ resumi.
vendosumo
1 ✉ En komerca entrepreno, la totalo de la efektivaj vendoj.
2 £ En borso, la tuto de la negocoj dum difinita periodo.