← Reen al T

PIV · 16169

★tut/a

tut/a. Tia, ke ĝi entenas ĉiujn siajn partojn sen escepto aŭ manko: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj Z; la tutan libron mi legis; oni ankaŭ povas preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo Z; unu ovo malbona tutan manĝon difektas Z; vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros Z; mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ Z; ŝi rakontis al li sian tutan aventuron Z; mi saltadis la tutan tagon de loko al loko Z; se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos Z. integra, totala. Rim. 1 Z. kelkafoje uzis tuta, disigante ĝin de ĝia subst., kun ia adjekta valoro: la pugno estas tuta en fajro; sen spiro, tuta tremante […], la juna vidvino enkuris; la palaco estis tuta el delikata porcelano; tuta jam sata, sed okulo malsatas.
tute. Plene, komplete, senescepte: li estas tute nuda B; mi estas tute trankvila B; li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola Z; tute libera, kiel birdo aera Z; tute ĝuste laŭ lia gusto Z; tute egale ĉu Z…; viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble Z; viaj grenejoj tute pleniĝos X. Rim. 2 Oni atentu la diferencon inter ne tute (iom) k tute ne (neniom): la instinkto de memkonservo ne tute ŝin forlasis Z; vi tute ne estas ĝentila Z.
tuto. Afero, rigardata en ĉiuj ĝiaj partoj, sen mankoj aŭ dividoj: la tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj; sidas gasto minuton, sed vidas la tuton Z.
tutaĵo
Objekto, konkretaĵo, al kiu mankas nenia parto, k kiu konsistigas apartan unuecan kunaĵon: tiu regiono estas ekonomia tutaĵo; por ke la tendo estu unu tutaĵo X; ĉu la tutaĵo (korpo k animo) estas ludo de la hazardo? Z; disrompi vazon, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita X.
(filatelo) Paperaĵo (koverto, poŝtkarto, banderolo) kun poŝtmarko sur ĝi presita.
tuteco. Eco de tio, kio estas kompleta: konsideri demandon en ĝia tuteco B.
entute
Konklude; resume; ĉion konsiderante k interkompensante: povas esti demando pri la tempo, sed neniu dubas, ke tiu ĉi fakto entute iam venos Z; tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas hejme, kiel ĝi devas esti Z; entute la vivo estas nemultekosta en tiu lando.
Sume: ĉiom; ĉion kalkulante: mi havas entute nur 25 rublojn Z; entute la nombro de la delegitoj estis 33.
Ĝenerale: lia morto estis granda bato por nia afero entute k speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo Z.
supertuto. Unupeca tutkorpa vesto, uzata precipe de laboristoj.
surtuto. Vd surtuto. Rim. 3 tut estas regule uzata pref-e antaŭ subst-a rad., kun la senco de la adj.: tutkore; tutlana vesto, tutmonda ekspozicio ktp. Rim. 4 tut estis kelkafoje uzata pref-e por esprimi la ĝisfinan plenumiĝon de ago: tutlegi. Sed en tiu senco pli ofta estas la pref. el.