PIV 2026 · Artikolo 15032
★surtuto
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ surtuto longa vira vesto kun longa basko tute ĉirkaŭanta la korpon:la doganistoj en siaj ruĝaj surtutoj Z ➞ kapoto, mantelo, redingoto, supertuto.
surtuta rilata al surtuto: prenu la ŝlosilojn el la surtuta paŝo de Rindskopĉjo Z
balsurtuto ampleksa mantelo, portata de virinoj super balkostumo.
noktosurtuto negliĝa hejma vira robo: vasta blusilka sabata noktosurtuto Z