← Reen al S

PIV · 15031

★surpriz/i

surpriz/i (tr)
(iu) Alveni, renkonti, trafi subite k neatendite: la taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro B; adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi Z; li surprizis sian edzinon en la brakoj de ŝia amanto; la morto ne surprizas la saĝulon, li ĉiam pretas forveturi; la homo, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi Z.
(io) Mirigi per sia neatenditeco: la novaĵo surprizis ĉiujn B; la malsukcesoj min tute ne surprizos Z; li estis surprizita, kiam mi montris al li, ke […] Z.
surprizo
Neatendita subita renkonto: ili ekokupis la ponton per plena surprizo; mi eksaltis de surprizo Z.
Neatendita novaĵo: tre agrabla surprizo estis por mi la sciigo, ke […] Z; li povus timi, ke mi preparas al H. ian neagrablan surprizon Z; grandan surprizon alportis al mi via letero Z; gasto sen avizo estas agrabla surprizo Z.
surpriza. Tia, ke ĝi kaŭzas surprizon: surpriza atako; ili faris jenan, por mi tute surprizan proponon Z.
surprize. En surpriza maniero: alveni tute surprize; li surprize rigardis la donacon.
surpriziĝi. Iĝi surprizita: ĉe tiuj strangaj vortoj li tute surpriziĝis.