PIV · 10421
★mir/i
★mir/i (ntr) Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara: ĉiuj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo N; mi ne miras pri via senscieco; li miris antaŭ tia lukso; la legantoj ne miru, ke ili trovos tiujn samajn erarojn Z; ni ne miros, se morgaŭ iu dubos, ĉu Z […]; la homoj miras, kiamaniere povas aperi tiaj fantazioj Z; mi forte miras, ke mi jam tiel longe ricevis de vi nenian leteron Z; mi miras, ekscii, ke […]; li ne miris plu, ke lia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj B; (ironie) k oni miras, ke ni nomas tiun ĉi landon benita B; (ark. tr): mi miras la saĝecon de tiu ĉi homo Z; vi eble mem miros mian paciencon Z.
miro. Sento, impreso de iu, kiu miras: kun granda miro ŝin rigardis la juvelisto Z; ne estas granda miro! Z; sur ŝia vizaĝo aperis miro k embaraso Z; trankviligu vian miron k aŭskultu Z; la miro de Ramzes ankoraŭ pligrandiĝis B.
mira. Esprimanta miron: stari fikse kun mira rigardado; mire ŝi rigardis la junulojn B.
miregi. Tre forte miri: kiel miregis la bela Sara pro la amaso da multekostaj objektoj! Z; esprimo de sincera mirego Z.
miriga. Kapabla estigi miron: miriga katastrofo Z; danci kun miriga elasteco Z.
mirigi. Fari, ke iu miru: kiel mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Z; via konduto ŝin forte mirigas Z; ĝia kolera tono min mirigis Z.
mirinda. Tia, ke oni prave miras pri ĝi: ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! Z; mirinda elpensaĵo, lerteco.
mirindaĵo. Io mirinda: la tuta mondo estas vico da mirindaĵoj Z; ♜ la sep mirindaĵoj de la mondo; la mirindaĵoj de la moderna scienco. ☞ miraklo.
mirinde. En mirinda maniero: ŝi estas mirinde simila al sia patrino Z; la lingvo estas mirinde facila por lerni Z.