PIV · 10420
★miozot/o
★miozot/o 🍁 G. (Myosotis el boragacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun skorpioidaj cumoj el radformaj, plejofte blukorolaj floroj; ĉ. 100 sp-oj el la mez- k mal-varmaj regionoj; populara simbolo de fidela neforgeso. Sin. neforgesumino.