← Reen al F

PIV · 4689

★forges/i

forges/i (tr)
Perdi el la memoro; ĉesi memori pri io: tion, pri kio oni ne havas kapablon, oni facile forgesas Z; oni ne forgesas facile sian unuan amon Z; la vortojn mi memoras, sed la arion mi forgesis; ne forgesu aĉeti pipron!; forgesi sian malriĉecon Z, ies nomon B, la horon de rendevuo; Vian instruon mi ne forgesis X; kulturo estas tio, kio restas, kiam oni ĉion forgesis; faktoj jam de longe forgesitaj Z; forgesitaj estos la antaŭaj suferoj X.
Preterlasi, neatenti pro malzorgemo: forgesi la leĝojn Z; Dio orfojn ne forgesas Z; se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas Z; bonfaron oni facile forgesas Z; danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas – danĝero ĉesas, ni Dion forgesas Z; amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu Z; li nenion forgesis, por fari nin feliĉaj; forgesi siajn promesojn, sian devon; forgesi nomon en la listo B; forgesi hejme la gantojn B; liaj dentoj povas forgesi sian metion Z (li sufiĉe riĉiĝis, por ripozi).
sin forgesi
Absorbiĝi: li forgesis sin en la aŭdado de tia muziko.
Abnegacii sin: patrino, kiu sin mem forgesas por siaj infanoj; en la divido li sin ne forgesis!.
Peki pro senzorgemo, mispaŝi: ĉu ĝi estas ebla, ke ŝi sin tiom forgesus, post la virta ekzemplo, kiun mi donis al ŝi? Z.
forgeso. Perdo, manko de memoro pri io: forgeso de iu pri io; pardoni ion ĝis plena forgeso Z; meti ion en forgeson Z; formeti la aferon en la keston de forgeso Z; ( entombigi, enterigi;  arkivo, kalendo); post konfeso venas forgeso Z; la morgaŭa tago ofte ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi sukcesis atingi hieraŭ Z; kovru la aferon la vualo de forgeso.
forgesejo. Forgeskelo, ublieto.
forgesema. Havanta malbonan memoron, kiu facile forgesas: forgesema knabo.
forgesemo. Stato de persono kun malbona memoro.
forgesigi. Fari ke io estu forgesita: mi forgesigis en Cion feston k sabaton X; forgesigi al iu sian komencan timon; tiu amikeco forgesigis al li lian patrujon.
forgesiĝi. Fali en forgeson: honto, kiu ne forgesiĝos X.
neforgesebla. Tia, ke oni ne povas (lin, ŝin, ĝin) forgesi: neforgesebla amatino, vojaĝo, filmo.
neforgesumino. Miozoto.
sinforgeso
Forgeso de sia intereso, profito: li subvenciis la revuon kun admirinda sinforgeso. abnegacio, altruismo, neprofitemo.
Forgeso de sia digno, devo: tio min indignigis ĝis sinforgesado Z.