← Reen al P

PIV · 12795

★profit/i

profit/i (tr)
Ricevi utilon, gajnon, superecon el io: se vi volas profiti de tiu ĉi malgranda historio […] Z; se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo Z; nur la kapitalistoj efektive profitas de la altiĝo de la akcioj; sed mi, kion mi profitis? Z; profiti la lecionojn de la historio B; (abs) du militas, tria profitas Z; se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas Z; ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon k sin perdus? N.
Fari uzon de oportuna cirkonstanco: mi aŭskultu k mi profitu de la mallumo Z; profiti de la tajdo por ekveli; profiti la okazon por […]; ni do hodiaŭ ataku ilin, profitante ilian malordon B. utiligi.
profito
Utilo, supereco, ricevita de io: de ĉiu laboro estas profito X; paroli tiamaniere pri afero (nobela edziĝo), el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn! Z; legi tiun libron alportos al vi multe da profito; tiri profiton el ies konsiloj. avantaĝo, frukto.
Diferenco, per kiu la enspezoj de homo, negocisto, firmo ks superas la elspezojn: la kompanio havis 100 000 frankojn da profito B; ĉiu ekzemplero alportas al mi 10−15 centimojn da pura profito Z; la profito, kiun donas al mi la Adresaro Z; pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Z; malhonestaj profitoj; la profito estas la bazo de la kapitalisma civilizacio. rento.  profitkvoto, profitmanko.
profita. Rilata al profito: peke akirita ne estas profita Z; servi ĉe li estas afero honora k profita Z.
profite. En profita maniero aŭ cirkonstanco: estus pli profite por la maljuna paro vendi la ĉevalon Z; kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite Z.
profitema. Amanta, serĉanta nur la profiton.
profitigi
Esti kaŭzo, pro kiu iu profitis: la milito profitigas nur la kapitalismon; lia senzorgeco ne profitigas lin.
Ebligi, ke iu profitu de io: profitigi sian sperton al iu; profitigi iun de sia sperto.
profitilo. Tio, per kio oni povas profiti: tiuj, kiuj vidas en E. nur malvarman provizoran komprenilon k profitilon Z.
profitama. Zorganta nur la profiton: ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto Z.
profitodona. Tia, ke ĝi donas profiton. lukra.
malprofito. Diferenco, per kiu la elspezoj de homo, negocisto, firmo ks superas la enspezojn: magazeno, kiu iam provis anstataŭigi ilin (la virojn) per virinoj, havis grandan malprofiton Z; karteloj ordinare stariĝas nur je la malprofito de la konsumantoj. deficito.
malprofita. Rilata al malprofito: malprofita negoco.
malprofite. En malprofita maniero aŭ cirkonstanco: vendi varon malprofite.
neprofitema. Ne zorgema pri sia profito. abnegacio, sindonema.
senprofite. Ne celante aŭ farante profiton: kooperativoj vendas senprofite.
superprofito. Profito, kiu superas la leĝe permesatan.