← Reen al D

PIV 2020 · 3356

★don/i

don/i (tr)
I - Meti en ies posedon, k pli precize:
Forlasi al iu la posedon de io, nenion ricevante interŝanĝe: doni panon al la malsataj X; doni al la birdoj akvon Z; li donis al mi teon kun sukero Z; ĉio, kion oni povus doni dote al fraŭlino Z; donu al mi speson!; Dio donis, Dio prenis Z; ne donu k ne boju! Z; doni al iu manĝi k trinki Z. donaci.
Cedi interŝanĝe: doni ovon por ricevi bovon Z; fremdlando objekton por speso donas Z; oni donas nenion por nenio; doni sian sangon, sian vivon por sia patrujo; mi donos mian tranĉilon kontraŭ via fajfilo; doni al iu salajron; mian ĉiutagan panon E. al mi neniam donis nek donos Z.
Havigi al iu tion, kion oni produktis: ŝafo donas sian lanon Z; ŝi donis du filojn al la edzo; al feliĉulo eĉ koko donas ovojn Z; tiu bovino ne donas lakton; afero, kiu donas profiton; la semoj donis trunketojn Z.
II - Meti sub ies disponon, k pli precize:
Forlasi al iu personon: doni al iu sian filinon kiel edzinon; ŝi donis sin al li.
Prezenti, proponi al iu por uzo: doni al iu libron por legi, sian liton, azilon; doni al iu teni ion Z; al leono ne donu la manon Z; doni al iu sanktan akvon; konsilojn ĉiu donas Z; doni garantion Z, helpon Z, ekzemplon Z, signon de vivo; doni leteron Z al iu, komision Z, la tonon Z, sian opinion Z, promeson Z, la pruvojn pri io Z, tempon por io Z, la okazon ion fari Z, la liberecon Z, leĝojn al popolo; doni sian voĉon Z; doni ordonon, instrukciojn, signojn per la okulo Z; en la donita okazo Z; la donita triangulo; nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon Z.
Produkti, rezultigi, estigi: doni rezultaton Z, sankcion Z; tiuj formoj donus grandan konfuzon Z; lia elparolado donas nenian malkompreniĝon Z; se simila lingvo eĉ povus esti finita, ĝi nenion donus Z; la domo donas vidon al la maro; lampo, kiu donas mildan lumon; pordo donanta aliron al la strato; la analizo donas jenajn ciferojn.
Meti en ies manojn ion, kion oni konfidas aŭ komisias: doni al iu tenotaĵon Z; doni leteron portotan; doni al iu laboron, taskon por fari; doni al si iun celon.
III - Sentigi al iu la efikon de io, k pli precize:
Fari ion agrablan aŭ malagrablan al iu: doni al iu kareson, kison Z, benon Z, vangofrapon; mi donos al vi sur la nazon Z; doni al iu la baton de morto Z; doni al iu piedon en la postaĵon; (f) doni balojn Z, feston Z, siajn zorgojn, bedaŭrojn al iu; doni lecionojn de moroj Z, laŭdon Z, mallaŭdon, bonan impreson Z.
Agi sur iun, modifante ties staton: kio al unu donas forton, al alia donas morton Z; kapturniĝo, kiun donas odoro de kadavraĵo Z; tio donos al vi sanon Z, plezuron; malsato donas spriton Z; unueco donas forton Z; tio donas apetiton, febron, zorgojn, ĝenon; doni titolon al verko, sian nomon al batalo; kolero pravecon ne donas Z.
dono. Ago doni k ties rezulto: tio estas dono de Dio X; ju pli da donoj, des pli da amikoj Z; ĉia dono estas bono Z.
donado. Agado de donanto: donado de almozoj neniam malriĉigas Z.
donanto Malpuraĵo en duonkonduktanto kun pli da elektronoj ol la pura materialo. akceptanto, bendostrukturo.
donaĵo, donitaĵo
💡 Ĉiu kono, eksplicite esprimita aŭ ne, kiun oni posedas por solvi problemon aŭ prilabori informon: meteologiaj, medicinaj donitaĵoj; objektive registri donitaĵojn; akiri donitaĵojn per eksperimento.  dateno, statistiko.
Φ Tio, kio enestas en la menso antaŭ ĉia pensago: la senperaj donitaĵoj de la konscio.
aldoni
Doni plie, krom tio, kion oni jam donis: la Eternulo aldonos al mi alian filon X; aldonu nenion al via respondo; por la formado de la multenombro oni aldonu la finiĝon j Z; aldoni iom da acido al la miksaĵo; doni hidrogenon al nesaturita kombinaĵo.
Adicii.
aldono
Ago aldoni: tion ĉi montras la aldono de la sufikso de aktiveco Z.
Aldonaĵo: Aldono al la Fundamento Z.
aldona. Uzata aŭ rigardata kiel aldono.
aldonaĵo
Io aldonita.
Substanco donita al alia, por plibonigi ties ecojn: antidetonacia aldonaĵo al benzino.
aldoniĝi. Iĝi aldonita: tagoj aldoniĝis al tagoj, k nenio ŝanĝiĝis.
aldonita
Donita plie, krome: vortareto aldonita al la lernolibro Z.
(ark.) Donanta sian tutan atenton, koron al iu aŭ io: fervora aldoniteco al E.. sindona.
disdoni. Doni dise al pluraj: nobelo promesojn disdonas Z; ŝi disdonas porciojn al siaj servistinoj X; disdoni la kartojn al la ludantoj; fari la disdonon; la Nova Disdono (ekonomia k sociala programo de la Usona registaro, 1933).
eldoni
Doni elen: li kondamnis ilin, eldonis ilin al la buĉado X; eldoni tonon Z.
Publikigi k aranĝi la vendadon de verko: ĉiu povas nun mem eldoni ĉiujn necesajn verkojn Z; multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la «promesintoj» Z; vortaroj eldonitaj de la firmo E. Verlag Z. editori, redakti.
eldono
Ago eldoni k ties rezulto: populara, luksa eldono.
Tuto de la ekzempleroj, presitaj samtempe per la samaj tipoj: antaŭparolo al la kvina eldono de la Fundamenta Krestomatio Z.  eldonkvanto.
eldonado. Ago eldonadi: la eldonado de la ceteraj kajeroj nun jam ne estas bezona Z.
eldonejo. Eldona firmo: la eldonejo Stafeto.
eldonisto. Tiu, kiu profesie eldonadas verkojn: mi serĉas eldoniston! Z.
fordoni
Tute k definitive doni: mi senigas min je ĉiuj personaj privilegioj k fordonas ilin al la publiko Z; pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci X; fordoni anseron, por ricevi paseron Z; la fordono de la Adresaro al Hachette estis nur komplezo de mia flanko Z.
Lasi ion karan perdiĝi; oferi: Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus kelke da jaroj de sia vivo, por povi ŝin vidi Z; se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas Z; vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn Z.
(f) Plene k tute dediĉi: se mi ne estus hebreo, mi povus min fordoni al mia revo Z; tiuj, kiuj leviĝas frue, por fordoni sin al drinkado X; kun plena amo ŝi fordoniĝis al la objekto de sia laborado Z.
interaldoni. Meti en la interspacojn.
redoni
Doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis: li ankoraŭ ne povis redoni la pruntitan monon; redoni salutojn Z, bondezirojn Z; vi amas preni, amu redoni Z. reciproki, repagi.
Rekompenci: li redonas al homo laŭ liaj faroj X. repagi.
Puni per samo pro tio, kion oni suferis: mi redonos al vi ĉiujn ofendojn viajn.
Kopii, reprodukti: la portreto ĝuste redonas lian fizionomion; lia stilo redonas lian karakteron. speguli.
redono
Reciprokado: redono de salut’ k bondeziroj Z.
Repago: tio ĉi estas redono! Z.
reeldono. Nova eldono de verko.
sindona, sindonema. Preta servi ĉiuokaze al iu aŭ al io, ne zorgante pri sia intereso: tia amiko estas pli sindona ol frato; la sindono de Z. al E. estas admirinda; sindona klopodado.
sindonemo. Emo esti sindona.
transdoni
Doni al iu ion, kion oni ricevis de alia: transdoni diron Z, bienon; dokumento de transdono Z; transdonebla rento; la botelo havis en si transdonotan sekretan leteron Z.
Enkorpigi geno(j)n de unu ĉelo, ĝenerale bakteria, al alia per transinfekta viruso, cetere ne mortiga pro genmanko. transformado, transgena
Meti iun sub ies potencon: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn X; kiam vi min pafmortigos, oni vin transdonos al la juĝo Z.
Redoni 4.
almozdoni. Doni almozon: sur la ŝultroj de la almozdonantoj Z.
almozdonema. Ema doni almozojn.
amdonantino. Virino, kiu amas iun, kiu ne estas ŝia edzo: ni havis iun Jakelinon, kiu ne volis esti amdonantino de duko Z. amorantino, konkubino, kromvirino.
frajtodonanto. Tiu, kiu lue donas transportilon.
garantidoni (tr) Doni kiel garantiaĵon: sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas X. hipoteki, lombardi.
labordonanto. Dunganto.
leĝodoni Vd leĝo.
ludoni. Luigi.
naturdono. Talento, donita de la naturo: la intuicio, tiu alta k malofta naturdono Z. naturdoto.
oferdoni. Fordoni kiel oferon: pri centmil rubloj vi ĝin trompas, k poste vi oferdonas dudek arŝinojn! Z; neniu viro k neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo X; oferdonu oferojn piajn X.
oferdono. Dono de ofero(j): mi maljuste ŝin (Dianon) senigis de la antikvaj, decaj oferdonoj Z; fali kiel sanga oferdono Z; (f) fari ŝanĝojn (en E.) por fari savantan oferdonon al la dio de malpaco Z.
pruntedoni Vd prunte.
voĉdoni (tr aŭ ntr). Esprimi sian opinion pri diskutata demando: voĉdoni por la unua propono Z; poste ĝi estos diskutata k nur poste ĝi estos regule voĉdonata Z; ĉiun mature pripensitan k orde voĉdonitan decidon de la L.K. mi akceptos sendispute Z; nombro de voĉdonantoj Z.
voĉdono, voĉdonado. Ago de tiuj, kiuj voĉdonas: decidon faros per voĉdonado la membroj de la Centra Komitato Z; aranĝi regulan voĉdonadon Z; prezenti al voĉdonado Z; voĉdonado per aplaŭdoj, per sido-staro, per kartolevo, per manlevo, per koloraj globoj (blanka = por, nigra = kontraŭ, ruĝa = sindeteno), per sekretaj balotiloj.  prefera, voĉdonrajto.
Rim. don estas uzata suf-e, por esprimi la ideon de natura produktado: fruktodona Z, karbodona, arĝentodona ks.