← Reen al F

PIV · 4362

★febr/o

febr/o
Malsana stato, karakterizata de plialtiĝo de la temperaturo de la korpo k ofte de plirapidiĝo de la pulso: akuŝa, cerba, lakta febro; havi fortan febron; suferi atakon de marĉa febro; febro de 39 gradoj C, 39 gradoj C da febro; ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro Z.
(f) Viva pasia ekscitiĝo: la politika febro B; en la febro de la diskutado; la naciisma febro infektis multajn popolojn. entuziasmo, fajro, flamiĝi.
afta febro (aŭ epidemio). Epidemia kontaĝa erupcia malsano kaŭzata de viruso trafanta precipe la bovedojn, sed ankaŭ ŝafojn, porkojn, hundojn k eĉ homojn.
butona febro. Benigna infekta malsano de la mediteranebordaj landoj, karakterizata de nigra makulo k erupcio de rozaj aŭ violetaj butonoj: la butona febro estas kaŭzata de iu rikecio, transdonita de la hunda pulo.
familia mediteranea febro. Rekuranta inflamo, trafanta serozojn, artikojn k haŭton; malofta malsano, eble hereda k de aŭtosoma recesiva transmisio, propra al iuj komunumoj (sefardoj de N-Afriko, armenoj, araboj ktp).
flava febro. Kontaĝa malsano de varmaj landoj devenanta el Ameriko, kaŭzata de viruso transpasigita de moskito el la g. aedo; ĝin karakterizas la flava koloro de la haŭto k vomaĵo el nigra sango.
Malta febro. Kontaĝa malsano de mediteraneaj landoj, kaŭzata de iu mikrokoko k transdonata ĉefe per la kaprina lakto. Sin. melitokokozo.
miliara febro. Infekta malsano, karakterizata de abundaj ŝvitoj k febra erupcio.
puerpera febro. Febra stato kun pli-malpli gravaj ĝeneralaj simptomoj, aperanta ĉe akuŝintino k kaŭzata de utera infektiĝo.
terciana febro, kvartana febro. Du formoj de malario, en kiuj la febraj atakoj aperas respektive en ĉiu tria aŭ kvara tago (se oni nomas «unua» ĉiun tagon kun febro).
tifoida febro. Kontaĝa infekta malsano, okazanta post engluto de nepuraj akvo aŭ nutraĵoj entenantaj la bacilon Salmonella typhi, kiu agas precipe per siaj toksinoj: stupora (tifoida) stato, febro, nervaj k intestaj perturboj, ktp.
febra
Rilata al febro: la febraj signoj; febra temperamento; febraj sonĝoj Z.
Vive arda: febra intereso Z, scivolemeco Z, rapideco Z; febraj klopodoj Z; li febre suprensaltis de sia kuŝloko Z; febre demandi iun.
febri (ntr) Esti en febra stato.
februlo. Malsanulo kun febro.
febrodona. Tia, ke ĝi estigas febron.
antifebra, kontraŭfebra, senfebriga. Tia, ke ĝi malgravigas aŭ ĉesigas febron: kinino k antipirino estas senfebrigaj medikamentoj.
fojnofebro = fojnkataro.